Apeninaj deciduaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Gran Sasso.

La apeninaj deciduaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-regiono "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj". Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de la montaroj de norda kaj centra Italujo inkluzive de Apeninoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaraj zonoj[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono havas du ĉefajn vegetaĵarajn zonojn :

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Apenina kverkaro.
Reggio Emilio.

Tiu ekoregiono havas signifan faŭnan diversecon, kvankam ne estas multaj endemiaj specioj. Ĉeestas pli ol 40 specioj de mamuloj, inkluzive de gravaj populacioj de minacataj grandaj karnomanĝuloj, kiel la plej granda itala populacio de la tre endanĝerigata bruna urso kaj ankaŭ de la itala lupo (Canis lupus italicus). Aliaj notindaj mamuloj estas kapreolo, la endemia itala ĉamo (Rupicapra ornata), la sovaĝa kato, la arbara marteso (Martes martes), kaj la foino. La lutro ankoraŭ ĉeestas en iuj montaraj riveroj kaj lagoj.

La arbara ekosistemo gastigas grandan nombron de birdospecioj, kiuj en iuj masivoj superas 150 speciojn. Ekzemploj estas vespobuteo, reĝa aglo, minacataj kaj maloftaj palearktisaj rabobirdoj.

Endemiaj amfibioj estas disvastiĝitaj ĉie laŭlonge de Apeninoj : Salamandrina terdigitata, Triturus italicus, Rana italica, kaj Salamandra s. Gigliolii. La ekoregiona montarmasivo gastigas ĉirkaŭ 14 reptiliajn speciojn kiuj ankaŭ estas tipaj en aliaj similaj arbaraj ekosistemoj – montaraj koniferaj kaj foliarbaj arboj – de aliaj sudeŭropaj mediteraneaj landoj (ekzemple Algyroïdes fitzingeri, Podarcis tiliguerta, kaj Podarcis sicula).

Endemiaj specioj[redakti | redakti fonton]

Estas granda nombro de endemiaj specioj, pligrandiĝante je pli altaj altitudoj kaj reprezentante inter 10 kaj 20 % de la totala flaŭro.

Altmontaraj specioj inkluzivas Gentiana dinarica, Gentiana nivalis, Androsace alpina, Polygala chamaebuxus, Saxifraga oppositifolia, Ranunculus seguieri, Carlina acaulis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgio, Danio, Francio, Germanio, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgario, Grekio, Respubliko Makedonio, Rumanio, Serbio ( Kosovo ), Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danio, Germanio, Polio, Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalio, Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Rusio, Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrio, Belarusio, Ĉeĥio, Germanio, Litovio, Moldava Respubliko, Polio
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreio, Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainio, Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio, Montenegro, Serbio, Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgario, Kartvelio, Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francio, Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusio, Estonio, Norvegio, Latvio, Rusio, Suomio, Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Svisio
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako, Irano, Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]