Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arbaro Guturu Manu, Parko Sulcis, Sardujo.

La tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de suda Italujo, Sicilio, Korsiko, Sardujo kaj Dalmataj Insuloj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "mediteranea regiono".

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj ampleksas kvar ĉefajn arbarajn zonojn.

Maltaj Insuloj estas hejmaj al unu el du eŭropaj relikvaj populacioj de la nordafrika endemia konifero tetraklino.

Arbustoj kaj arbedoj en la fundo de Valo Guturu Manu, Parko Sulcis, Sardujo.

La ekoreregiono subtenas altan proporcion de planta diverseco. Proksimume 10% de la totala flaŭro konstituas endemiismojn. Ekzemple, Sardujo gastigas 2 054 da plantospecioj, el kiuj 206 estas endemiaj; Dalmataj Insuloj gastigas 2 700 speciojn, el kiuj 179 estas endemiaj. La ekoregiono inkludas gravan nombron de relikvaj specioj inkluzive de Quercus macrolepis, Pinus dalmatica, Platanus orientalis, Alnus cordata, Tetraclinis articulata, Thymus capitatus, kaj Styrax officinalis.

Ankaŭ ĉeestas nombro de minacataj plantospecioj inkluditaj en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj kaj en la naciaj ruĝaj listoj de vaskulaj plantoj, Salvia fruticosa, S. brachypodon, Portenschlagiella ramosissima, Phyllitis sagitata, Ornithogalum visianicum, Orchis quadripunctata, Iris adriatica, Geranium dalmaticum, Euphorbia rigida, kaj Dianthus multinervis.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono gastigas signifan faŭnan diversecon, kvankam la nombro de endemiaj specioj ne altas. Du maloftaj kaj endemiaj herbovoruloj, muflono (Ovis aries musimon) kaj ruĝa cervo (Cervus elaphus corsicanus), ankoraŭ postrestas en la sardaj arbaroj.

La ekoregiono entenas altan diversecon de birdoj, inkluzive de nombro de endemiaj specioj, kiel sardan silvion, same kiel minacatajn rabobirdojn inkluzive de ansergrifo, kliffalko, balkanfalko, mallongkrura akcipitro, kaj nizaglo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Bulgario, Grekio, Respubliko Makedonio, Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Hispanio, Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Grekio, Italio, Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Francio, Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Alĝerio, Kanarioj ( Hispanio ), Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio, Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Francio, Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Albanio, Grekio, Respubliko Mekedonio, Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Israelo, Libano, Sirio, Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Francio, Italio, Kroatio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]