Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon escepte de la montaroj. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Hispanujo kaj Portugalujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono kovras la centrajn altebenaĵojn, la valojn kaj la ebenaĵojn de malalta altitudo de Ibera Duoninsulo. La superregaj grundoj en la centraj altebenaĵoj estas la sedimentaj rokaĵoj kiel sablo, grejso, konglomeraĵoj, kaj kalkoŝtono el la Mezozoiko kaj la Kvaternaro. Substratoj de salo kaj de gipsoŝtono karakterizas la valojn de Ebro kaj de Doŭro. Substratoj kiuj enhavas praajn kristalojn kiel la granitoj, la skistoj, kaj la kvarcitoj karakterizas parto de de la okcident-centra altebenaĵo, inter Hispanujo kaj Portugalujo.

La averaĝaj temperaturoj varias inter 8 al 15 °C kaj la averaĝoj de la plej malvarmaj monatoj situas inter 1 kaj 5 °C. La averaĝaj precipitaĵoj estas inter 300 et 50 mm.

Ekologia historio de la zono[redakti | redakti fonton]

La sudokcidento de la ekoregiono karakteriziĝas per tradicia paŝtada transformo konata sub la nomo de montados en portugala kaj de dehesas en hispana. Tiu tipo de kulturo estas konsiderita kiel efika kaj racia, rilate al klimato kaj al malriĉeco de la grundoj, t.e. taŭga por la ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso.

La hispanaj kaj portugalaj sinsekvintaj registaroj estis ŝanĝintaj, kaŭze de siaj politikoj, la agrikulturon de la regiono. La nestabileco socia kaj politika en Portugalujo dum la unua duono de la 20-a jarcento kaŭzis amasan senarbarigon, finance subtenitan, kiu transformis tiujn terenojn netaŭgajn por intensiva agrikulturo sub la nomo de kampanjo de la greno. Post la 1950-aj jaroj, la estraroj kaj hispana kaj portugala agnoskis ke la grundoj estas degraditaj grav-proporcie en la sudo, provokante kamparanan eliron kaj dezertiĝadon. Tiam la estraroj promociis rearbarigon kun ĉefe enmetitaj specioj, kiel la eŭkaliptoj, netaŭgaj por la lokaj herbovoruloj. Tiu elekto estis diktita pro la celo de produkti krudĉelulozon. Tiu rearbarigo, taksita je sia kulmino je 300 000 hektaroj, estis akompanata de irigado de la terenoj kaj drenado de la malsekejoj. Estas la dua plej granda eŭkaliptarbaro en la mondo, eĉ se tiu arbaro ŝajnas malgrandiĝi en la sudo de Hispanujo. Helpo valoranta 1,27 miliardojn da eŭroj, originajn de la reformo de la Komuna Agrikultura Politiko inter 1993 et 1997 de kiu triono estis destinita al Hispanujo ne permesis restaŭri la originan arbaron.

La neadekvateco de la metodoj de rearbarigo en la Natura Parko de Gvadiano-Valo, kiu kovras 13 % de la ekoregiono en Portugalujo kun 16 000 da hektaroj estis kaŭzinta tre fortan erozion. Laŭ portugala Eksperimenta Erozio-Centro de Vale Formoso, la erozio de la grundo estas taksita al 40 da tunoj/ha/jaro, la tradicia natura kadro de arbustaro kaj de herbejoj, preskaŭ estiĝas nesignifa. La situacio por la tuto de la ekoregiono estas problema. La kulturoj de la vinbero, de la greno, de la migdalujo, de la olivujo kaj de aliaj fruktarboj, estas akompanataj de irigado kiu transformas la terenojn. Ĝi ankaŭ estas akompanata de senarbarigo. La kverkokopsarbaretoj kaj la koniferaroj, la boskoj kaj la izolitaj arboj okupas ĉiam malpli da spaco, tamen ili ankoraŭ ĉeestas en la malplej fertilaj grundoj kiel la malfermejoj kaj la rokaj montetoj, en la terenoj salaj, sablaj aŭ kretaj. La grandskalaj homaj aranĝoj kiel la konstruado de akvobaraĵoj kaj de vojoj aŭ la urbanizado kontribuas al ekologia kaj pejzaĝa fragmentado kiu minacas faŭnon. Tiuj disvolviĝoj kiuj altgrade transformis la pejzaĝon en malmulte da jaroj ankaŭ kaŭzas fortan erozion de la grundoj.

Krome la ekologiistoj denuncas praktikon de la ĉasado konsiderita neadekvata, grava faktoro laŭ ili, de la perdo de la biodiverseco registrita en la zono.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Pinaroj de Sierra de Burete, Regiono de Murcio.

La ekoregiono estas nature arbarkovrata kun anzino kaj de korkokverko kiuj konstituas arbaretojn kune kun endemiaj specioj el la genroj cisto, lavendo, genisto, timiano, eriko, k.t.p.. Tiuj arbetoj estas disigitaj per herbejoj aŭ per duonnaturaj erikejoj kun dissemitaj arbetoj kiel la olivastro kaj la karobarbo, same kiel arbustoj. La halepa pino, kirmesa kverko, incensa junipero, fenica junipero konstituas miksajn arbarojn en la kalkoŝtonaj terenoj de la Ebrovalo. En ĉeriveraj areoj, arbedoj bone adaptitaj al longaj periodoj de trosekeco kiel la endemia Securineia tinctorea en la valoj de Gvadiano kaj de Taĵo, aŭ Tamarix canariensis, Tamarix africana, la blanka saliko, la nigra alno, la blanka poplo, la nigra poplo, la ordinara frakseno, la glata ulmo.

Pluraj pinospecioj, la pinio kaj la pinastro bone adaptiĝas al montetoj kaj al krutaj deklivoj.

La arbustospecioj la plej oftaj estas Chamaerops humilis, Pistacia lentiscus, Phillyrea latifolia, Phillyrea angustifolia, Myrtus communis estas komunaj. Clematis cirrhosa, Clematis flammula, Smilax aspera, Tamus communis, Rubia peregrina, et Bryonia dioica estas sufiĉe oftaj. La oftaj herbospecioj ekzemple estas Arisarum vulgare, Vinca difformis, Allium triquetrum, kaj Ballota hispanica.

Tiu ekoregiono havas malaltan planto-biodiversecon kompare kun aliaj ekoregionoj en la mondo, nur la herbejoj montras grandan riĉecon ĉar el 302 registritaj specioj, 126 estas endemiaj. Estas taksonoj de halofitoj kiel Pseudocytisus vella, Boleum asperum, Gypsophila struthium, Gypsophila Hispanica, Sideritis linearifolia.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Oni nombras pli ol 220 da loĝantaj specioj de vertebruloj kiel la granda otido kaj la monaĥvulturo. Pluraj specioj estas endanĝerigitaj kiel la ibera linko kaj la blankŝultra aglo. Ju pli ili estas endemiaj, des pli ili estas minacataj. Oni ankaŭ trovas kelkajn populaciojn de griza lupo en la nordo, grandan nombran da reptilioj kiel Emys orbicularis kaj Mauremys caspica (testuduloj), migrantaj birdoj kiel la knaranaso, la ruĝkapa anasoloĝantaj birdoj kiel la purpura ardeo, la noktardeo kaj la marĉa cirkuo.

La akvofluoj enhavas ankaŭ plurajn endemiojn speciojn kiel la ciprinoformajn fiŝojn Anaecypris hispanica kaj Barbus microcephalus, aŭ maloftaj speciojn kiel la eŭropan lutron.

Certaj specioj estas tre adaptitaj al duonaridaj cirkonstancoj de la makiso kiel la brovalaŭdo, la montalaŭdo, la koracio kaj la nigra enanto kiujn oni ankaŭ trovas en Nordafriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Turkujo
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj Turkujo
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Hispanujo
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Francujo
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Grekujo
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkujo
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Hispanujo, Portugalujo
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Grekujo, Italujo, Slovenujo
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Francujo, Italujo
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Alĝerio, Kanarioj (Hispanujo), Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio, Hispanujo
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Francujo, Hispanujo
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Albanujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Serbujo
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Israelo, Libano, Sirio, Turkujo
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Kroatujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]