Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo
Rigardo al pejzaĝo en la ekoregiono en Ladako, Barato
Rigardo al pejzaĝo en la ekoregiono en Ladako, Barato

LandojBarato, Ĉinio, Afganio, Pakistano

Areo143 300 km² (14 330 000 ha)

Biomoj de regionoMontaraj herbejoj kaj arbustaroj

Birdospecioj172
Mamulspecioj45

Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo (Tero)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj trovitaj en partoj de Afganujo, Barato, Ĉinujo kaj Pakistano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "tibet-altebenaĵa stepo".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo estas areo de alpaj herbejoj kiuj okupas 143 300 da kvadrataj kilometroj. Ĝi kuncentriĝas en Karakorumo, okcidente de Himalajo. Ĝi ankaŭ inkludas la apudajn montarojn, kiel Ladakan Montaron.

La averaĝa jara precipitaĵo en la ekoregiono varias inter 200 al 900 mm, kun 90 pocentoj sub la formo de neĝo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Deosaj en Pakistano.

La plejparto de tiu ekoregiono konsistas el herbejo kaj herbecaj plantoj. Protektitaj deklivoj kaj ravinoj enhavas Salix denticulata, Mertensia tibetica, Potentilla desertorum, Juniperus polycarpus, Polygonum viviparum, Berberis pachyacantha, Rosa webbiana, kaj Spiraea lycoides. Kie kreskado de vegetaĵaro apenaŭ eblas, ĉirkaŭ 4 500 m, troviĝas Delphinium cashmerianum, Glechoma tibetica, Silene longicarpophora, Potentilla fruticosa, kaj Nepeta spp.

Arbedaroj kaj duonarbaroj troviĝas en la profundaĵoj de la valoj. Tiuj vegetaĵaroj ampleksas Hippophae rhamnoides, Myricaria elegans, Salix viminalis, Capparis spinosa, Tribulus terrestris, Pegamum harmala, Sophora alopecuroides, kaj Lycium ruthenicum. Kelkaj relikvoj de steparbaroj de Juniperus macropoda kaj Juniperus indica ankoraŭ ĉeestas tie ĉi.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono gastigas 172 da birdospecioj kaj 45 da mamulospecioj [1].

Ovioj en tiu ekoregiono inkludas Marko-Polo-ovion (Ovis ammon polii), tibetan argalon (Ovis ammon hodgsoni), kaj muflonon (Ovis orientalis). Kaproj estas reprezentitaj de Capra falconeri kaj alpa ibekso (Capra ibex).

La ŝafoj kaj kaproj, same kiel aliaj pli malgrandaj mamuloj, kreas en tiu ekoregiono taŭgan vivejon por la neĝleopardo (Uncia uncia).

Kaj la bruna urso (Ursus arctos) kaj la azia nigra urso (Selenarctos thibetanus) troviĝas tie ĉi.

La ekoregiono gastigas 172 da birdospecioj Komunaj birdoj inkludas ruĝventran rugvostulon (Phoenicurus erythrogaster), himalajan monalon (Lophophorus impejanus), karpodakojn, rabobirdojn, kaj vulturojn.

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Multo de la montara vivejo troviĝas en protektitaj areoj. Tiuj inkludas :

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo Flag of the Taliban.svg Afganio, Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Pakistano.svg Pakistano
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo Flago-de-Irano.svg Irano, Flago-de-Turkmenio.svg Turkmenio
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo Flago-de-Maroko.svg Maroko
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj Flag of the Taliban.svg Afganio, Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Pakistano.svg Pakistano
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro Flag of the Taliban.svg Afganio, Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio, Flago-de-Taĝikio.svg Taĝikio
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro Flago-de-Mongolio.svg Mongolio, Flago-de-Rusio.svg Rusio
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj Flag of the Taliban.svg Afganio, Flago-de-Pakistano.svg Pakistano
PA1019 Tianŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio, Flago-de-Kazaĥio.svg Kazaĥio, Flago-de-Kirgizio.svg Kirgizio
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj Flago-de-Barato.svg Barato, Flago-de-Nepalo.svg Nepalo
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]