Amura herbeja stepo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Tutmonda mapo de la inunditaj herbejoj kaj savanoj.

La amura herbeja stepo estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-azia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, difinita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kiu etendiĝas tra la meza parto de la inunda ebenaĵo de Amuro. Biome temas pri ekoregiono el la inunditaj herbejoj kaj savanoj de nordorienta Ĉinujo kaj sudorienta Rusujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La amura herbeja stepo estas malaltaĵa fertila inundebenaĵo kaj decidua subtajga arbaro kiuj kovras areon de proksimume 123 622 da kvadrataj kilometroj. Plie tiu ekoregiono konsistas el du partoj disigitaj de kanjono ene de Malgranda Ĥingan-Montaro. La vastaj herbejoj estas la rezulto de Amuro kaj ĝiaj alfluantoj meandrantaj tra aluviaj sedimentoj en Amurvalo. Antikve la valo estus havinta gamon da foliarboj kaj pinoj laŭlonge de la dunoj kreitaj de la rivero.

Dum la Plejstoceno la amura herbeja stepo ĝenerale estis senglaciala, tiel ke la biotoj tie ĉi estas kontinuaj reprezentantoj de specioj trovataj sude en Korea Duoninsulo kaj Suda Ĉinujo. La amura herbeja stepo prezentas moderan faŭnan riĉecon, gastigante 376 diferencajn vertebrulajn taksonojn; tamen la endemiisma nivelo estas malalta kaŭze de la manko de plejstocena glaciiĝo kaj malĉeesto de grava vikareco inter najbaraj ekoregionoj.

La ekoregiono ampleksas humidajn herbejojn, inundebenaĵojn, torfejojn, marĉojn kaj kotejojn—same kiel galeriajn arbarojn. I

Intensaj sezonaj pluvoj kaŭzas periodajn inundojn laŭlonge de tiu stepa areo. La akvoj alportas abundajn nutraĵojn en la aluviajn ebenaĵojn kie la poacoj kreskas al nekutimaj altoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵarkovraĵo en la amura herbejo estas kompromitata kaŭze de la historia inundo de la larĝaj ebenaĵoj, tiel ke arboj plejofte estas ĝenerale limigataj al altaĵaj ejoj; plie la intensiigo de la agrikulturo estas kreinta plian senarbarigon. Dum la deciduaj foliarboj estas klare dominantaj, estas ankaŭ gravaj koniferospecioj kiaj la korea pino (Pinus koraiensis), kies ĉeesto estas speciale evidenta en la ĥingan-montara kanjono kaj la najbaraj rusaj arbaroj.

Rifuĝeja populacio de la hinda lotuso (Nelumbo nucifera) troviĝas ene de la amura herbeja stepo. Aliaj komunaj angiospermaj akvoplantoj de nordorienta Ĉinujo estas la japana irido (Iris ensata), la flava luteo (Nuphar luteum), kaj la pigmea nimfeo (Nymphaea tetragona). Alia pli vaste disvastiĝanta akvo-angiospermo estas Brasenia schreberi (Cabombaceae).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Inundo de Sita-Rivero en Ĥabarovska regiono.

La mamuloj en la amura herbeja stepo inkludas la ĉinan nemoredon (Naemorhedus caudatus, kaprenoj), la altajan mustelon (Mustela altaica), la moskan moskulon (Moschus moschiferus), la tajgan sorikon (Sorex isodon), la longungan sorikon (Sorex unguiculatus), la ronĝulojn Myodes rufocanus kaj Microtus mongolicus, kaj la musedon Apodemus peninsulae.

Estas nombro da amfibioj en la amura herbeja stepo inklude de la japana arborano (Hyla japonica), la amura rano (Rana amurensis), la orienta fajraventra bufo (Bombina orientalis), kaj la mongola bufo (Pseudepidalea raddei).

La reptilioj kiuj vivas en la amura herbeja stepo inkludas Gloydius saxatilis, altaĵa membro de la vipuredoj-familio, trovata ekde Selemdza-Rivero en Siberio orienten ĝis Koreujo; la amura herbeja stepo estas la la proksimuma nordorienta limo de ties arealo. Alia vipero trovata en la amura herbeja stepo estas Gloydius blomhoffi. Eremias argus (lacertedoj) ankaŭ vivas en la ekoregiono kiel parto de sia nordorienta arealo en Ĉinujo kaj Rusujo.

La malsekejoj subtenas populaciojn de maloftaj birdoj, inkluzive de la plej grandaj populacioj de la cigna ansero (Anser cygnoides) kaj la granda maraglo (Haliaeetus pelagicus) en la amura regiono. Nombro da maloftaj kaj endanĝerigataj birdaj taksonoj troviĝas en la amura herbeja stepo, inklude de la blanknuka gruo (Grus vipio), la ruĝverta gruo (Grus japonensis), kaj la skvamomerĝo (Mergus squamatus).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La amura herbeja stepo estas klasifikita kiel vundebla ekoregiono, precipe kaŭze de la premoj por agrikulture uzi la fertilajn grundojn laŭlonge de la amura inundebenaĵo, sekve de la plivastiĝanta homa bezono por nutraĵo. La ĝenerale alta akvonivelo detenas pli vastan arbaran sukcesion de la inundebenaĵaj elementoj.

La Ĥingan-Naturrezervejo estas ŝlosila protektata areo en Rusujo, havante elementojn de strikte scienca nacia rezervejo, nacia faŭna rezervejo kaj Ramsar-ejo. La ekoregiono estas unu el la lastaj fortikaĵoj de la azia nigra urso (Ursus thibetanus), kiu tie ĉi havas disan disvastiĝon, kaj de la blanknuka gruo. Plia de facto protekto estas donata de la rusaj militistaro kiu subtenas landliman sekurecan armeon en la regiono, kio detenas eniron.

Estas forta bezono protekti Ĥingan-Kanjonon mem, kiu estas signifa biologia koridoro; tiu faŭna migrado interligas Supran Amurbasenon kun la vastaj malsekejoj de la mezamuraj areoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Palearktisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
PA0901 Amura herbeja stepo Ĉinujo, Rusujo
PA0904 Nildeltaj inunditaj savanoj Egiptujo
PA0906 Tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo Irako, Irano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]