Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Situo de la kvin mediteraneaj zonoj de la mondo (verde)

La nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon escepte de la montaroj. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Francujo kaj Hispanujo. La pinastro superregas en grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj, kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn deklivojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras 90 700 kvadratajn kilometrojn en la marborda zono de Valencilando, Katalunujo, Balearoj kaj la sudo de Francujo.

La marbordaj malsekejoj kiujn ĝi gastigas estas el la plej gravaj de Eŭropo: Kamargo, Ebra Delto, la Valencilanda Naturparko Albufera.

La someroj estas sekaj kaj varmegaj, kaj la vintroj malseveraj kaj humidaj. La pluvegoj de la aŭtuno estas karakterizaj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arbaro en Naturparko Albufera apud Valencio.

Tiuj mediteraneaj arbaroj precipe konsistas el mikse vegetantaj ĉiamverdaj kaj deciduaj foliaj kaj koniferaj specioj. Miksaj ĉiamverdaj (anzino, korkokverko) kaj deciduaj arbaroj (Quercus pubescens en suda Francujo, Q.faginea) en kontinenta Hispanujo) estas vaste disvastigataj en la tuta kontinenta parto de la ekoregiono. Nordafrika decidua kverko (Quercus canariensis) loke vegetas en la marborda montaro de norda Katalunujo. Balearoj nur gastigas anzin-arbarojn, precipe en Majorko. Duonarbaroj kaj makisoj de sovaĝa olivujo kaj de karobujo precipe troviĝas en la suda parto de la ekoregiono (Valencilando kaj Balearoj). Miksaj arbaroj de kverko/pinio ofte troviĝas en siliciaj rokaj deklivoj de la marbordaj montaroj, dum pinio kaj densa makisa vegetaĵaro (fenica junipero, lentisko, kameropso, Myrtus communis) karakterizas la marbordajn sablodunojn. La pinastro superregas sur grejsaj substratoj en certaj marbordaj montaroj kaj miksaj arbaroj de halepa pino kaj kirmesa kverko karakterizas la kalkoŝtonajn kaj marnajn montarajn deklivojn.

Sezone inunditaj riverejoj (konataj en Hispanujo kiel "ramblas"), estas karakterizataj de arbedaj kaj arbaj specioj (Tamarix spp., Salix spp., Nerium oleander, Vitex agnus-castus, Populus alba, P. nigra, Fraxinus angustifolia), ĉiuj bone adaptataj al perioda inundado. La salecaj herbejoj subtenas halofitan vegetaĵaron de Salicornia herbacea kaj Arthrocnemum fruticosum, dum la malpli salecaj, pli bone drenitaj areoj estigas herbejojn de Agropyron spp., Puccinelia spp. kaj Juncus maritimus.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono gastigas la plej gravan populacion de koralmevo (Larus audouinii) en la mondo, kaj la plej gravan kolonion de la mediteranea regiono de roza flamengo (Phoenicopterus roseus).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Flago-de-Bulgario.svg Bulgario, Flago-de-Grekio.svg Grekio, Flago-de-Makedonio.svg Makedonio, Flago-de-Turkio.svg Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj Flago-de-Turkio.svg Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Flago-de-Francio.svg Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Flago-de-Grekio.svg Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Flago-de-Kipro.svg Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Flago-de-Israelo.svg Israelo, Flago-de-Jordanio.svg Jordanio, Flago-de-Libano.svg Libano, Flago-de-Sirio.svg Sirio, Flago-de-Turkio.svg Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Flago-de-Hispanio.svg Hispanio, Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Flago-de-Albanio.svg Albanio, Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino, Flago-de-Kroatio.svg Kroatio, Flago-de-Grekio.svg Grekio, Flago-de-Italio.svg Italio, Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Italio.svg Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Kanarioj (Flago-de-Hispanio.svg Hispanio), Flago-de-Maroko.svg Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Egiptio.svg Egiptio, Flago-de-Libio.svg Libio, Flago-de-Maroko.svg Maroko, Flago-de-Tunizio.svg Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio, Flago-de-Libio.svg Libio, Flago-de-Maroko.svg Maroko, Flago-de-Tunizio.svg Tunizio, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Flago-de-Albanio.svg Albanio, Flago-de-Grekio.svg Grekio, Flago-de-Makedonio.svg Makedonio, Flag of Serbia.svg Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Flago-de-Israelo.svg Israelo, Flago-de-Libano.svg Libano, Flago-de-Sirio.svg Sirio, Flago-de-Turkio.svg Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Italio.svg Italio, Flago-de-Kroatio.svg Kroatio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]