Iliraj deciduaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iliraj deciduaj arbaroj
ekoregiono
Omiš en Kroatujo
Omiš en Kroatujo
Omiš en Kroatujo
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Vikimedia Komunejo:  Illyrian deciduous forests [+]
vdr
Strando en Murvica, insulo de Brač, Kroatujo.

La iliraj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de suda Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La iliraj deciduaj arbaroj etendiĝas laŭlonge de la orienta marbordo de Ionia kaj Adriatika Maroj (inkluzive de la insuloj) kaj okupas 40 600 kvadratajn kilometrojn en norda Grekujo, Albanujo, Montenegro, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Slovenujo kaj norda Italujo apud Triesto. La ekoregiono estas ĉirkaŭita de la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj (en Grekujo), la pind-montaraj miksaj arbaroj (en Grekujo kaj Albanujo), la dinaraj miksaj arbaroj (en Albanujo, Montenegro, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Slovenujo kaj Italujo) kaj la padobasenaj miksaj arbaroj (en Italujo).

La klimato de la ekoregiono estas plejofte, laŭ la Klimata klasifiko de Köppen, de mediteranea tipo kun varmegaj someroj (Csa) ĝis humida subtropika kun humidaj vintroj (Cfa).

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kaŭze de la larĝa altituda amplitudo de tiu ekoregiono, la plej altaj altitudoj (super 1 000 m) estas kovritaj de koniferaroj, kaj je pli malaltaj altitudoj superregas la foliarbaroj kaj la makisoj. La konifera zono estas dominata de ordinara piceo, blanka abio kaj nigra pino kun ĉemiksaĵo de eŭropa fago. La superregantaj specioj de la pli malaltaj zonoj inkludas diversajn deciduajn kverkojn : hungaran kverkon (Quercus frainetto), lanugan kverkon (Quercus pubescens) kaj muskan kverkon (Quercus cerris). Krome troviĝas orienta karpeno (Carpinus orientalis) kaj orno (Fraxinus ornus) kun perukarbedo (Cotinus coggygria), kristodorno (Paliurus spina-christi) kaj Judas-arbo (Cercis siliquastrum). Ĉiamverdaj arboj kaj makisaj arbedoj estiĝas duon-dominantaj apud la marbordo : anzino (Quercus ilex), halepa pino ) (Pinus halepensis), terebintarbo (Pistacia terebinthus), lentisko (Pistacia lentiscus), pika junipero (Juniperus oxycedrus), grandfrukta junipero (Juniperus macrocarpa), okcidenta arbuto (Arbutus unedo), orienta arbuto (Arbutus andrachne) kaj oleandro (Nerium oleander).

Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la Orient-mediteranea provinco de la Mediteranea Regiono kaj de la Adriatika provinco ene de la Holarkta Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Turkio
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj  Turkio
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj  Hispanio
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj  Francio
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj  Grekio
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj  Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj  Israelo,  Jordanio,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj  Hispanio,  Portugalio
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Grekio,  Italio,  Slovenio
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj  Francio,  Italio
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio  Alĝerio, Kanarioj ( Hispanio),  Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo  Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Hispanio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj  Francio,  Hispanio
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Serbio
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj  Israelo,  Libano,  Sirio,  Turkio
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj  Francio,  Italio,  Kroatio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]