Keltaj foliarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La keltaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Norda Eŭropo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Miksa arbaro en la altaĵoj de Kimrujo.

La keltaj foliarbaroj okupas la plimulton de Irlando, kaj precipe situas en la orienta parto de tiu insulo; la ekoregiono ankaŭ okupas la pligrandan parton de Anglujo, etendiĝante en ties nordaj kaj centraj regionoj, en sudokcidenta Anglujo inkluzive de Kornvalo kaj Devon, kaj eĉ en la sudo kaj la oriento de Skotujo. Fitogeografie, tiu ekoregiono, same kiel la tutaĵo de Irlando, troviĝas en la Atlantik-eŭropa Provinco de la Ĉirkaŭboreala Regiono, kaj situiĝas do en la Holarktisa Regno.

La ekoregiono kovras surfacon de 210 027 da hektaroj. Ĝi precipe konsistas el kverkaroj el la etaĝo de la montetoj kaj de la sub-montaro. La ekoregiono ankaŭ enhavas la etajn areojn de borealaj betularoj, de marĉoj, same kiel de dolĉakva vegetaĵaro de la inondo-ebenaĵoj, polderoj kaj torfejoj de norda Anglujo kaj suda Skotujo.

La klimato de la ekoregiono estas ĝenerale malsevera, sed asociata kun multe da precipitaĵo-tagoj kaj daŭra humideco. La klimato en tiu palearktisa regiono estas mildigata per la ĉeesto de Golfa Marfluo plaŭdanta okcidente de Britaj Insuloj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La konstantaj niveloj de humido kaj varmo de tiu ekoregiono provizas per idealaj kreskadkondiĉoj por foliarbaroj. La tigfruktaj kverkoj superregas tiujn arbarojn, sed la lanuga kaj la penda betuloj ankaŭ bonfartas tie ĉi.

En la ombro de la ordinara ilekso, birdokaptista sorbuso kaj lonicero vegetas filikoj kiaj Dryopteris kaj Thelypteris. En areoj kie la grundoj ne bone drenas, torfejoj disvolviĝis. Estas nur malmulte da temperatura variado tie ĉi kaŭze de la mildiganta efiko de la ĉirkaŭantaj maroj. Frostoj nur okazas dum kelkaj da semajnoj de la jaro. Tiu klimato subtenas mediteraneajn, montaraj kaj arktaj-montaraj plantokomonumoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Estas 257 da registritaj indiĝenaj vertebruloj en la keltaj foliarbaroj. Ne estas surprize ke ne estas endemiaj vertebruloj en la ekoregiono ĉar ĉiuj vertebrulaj taksonoj enmigris ekde la eŭropa kontinento post la fino de la plej freŝdata glaciepoko, ĉirkaŭ antaŭ 10 000 da jaroj.

Minacataj ne-endemiaj mamulaj taksonoj en la ekoregionoj estas la grandorela mioto (Myotis bechsteinii), la preskaŭ minacata eŭrazia lutro kaj la kiroptero Barbastella barbastella.

Estas ununura specialastatusa ne-endemia indiĝena reptilio en la keltaj foliarbaroj : la greso-natriko (Natrix natrix).

Specialastatusa ne-endemiaj birdoj estas: la preskaŭ minacata nigravosta limozo (Limosa limosa), la preskaŭ minacata purpura silvio (Sylvia undata), la preskaŭ minacata granda kurlo (Numenius arquata), la vundebla granda kriaglo (Aquila clanga) kaj la preskaŭ minacata ruĝa milvo (Milvus milvus).

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La plejgranda daŭranta minaco estas la miopa prefero por kultivado de enmetitaj koniferoj, pli volonte ol vasta restarigo de indiĝenaj miksaj arbaroj. Tiuj ege densaj plantejoj de ekzotaj arboj estas konformaj al mallonga-templimaj deziroj por maksimuma biomaso-arbarekspluatado je perdo de la vivejo-konservado. Daŭranta perdo de la supra grundotavolo estas la sekvo de la senarbigo de tiuj ne-indiĝenaj arbareroj, rezulto kiu ankaŭ malsupre plialtigas la sedimentadon kaj plimalbonigas la akvopoluadon de la ekoregionaj riveroj. Tiu eventĉeno ne nur reduktas la faŭnan vivejon, sed ankaŭ degradigas la dolĉakvajn vivejojn en granda parto de la ekoregiono. Kvankam estas certaj naciaj stimuloj por restarigi la indiĝenajn foliarbarojn, precipe en Britujo, multaj el la malbonaj forstaj praktikoj estiĝas je la loka nivelo; ekzemple Aberdeenshire posedas konvenan vivejon por granda parto de sia pejzaĝo, sed decidoj de la loka konsilataro estas favorintaj malbonan forstmastrumadon kaj restarigon de ne-indiĝenaj koniferaj arbareroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italujo
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalujo)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Rumanujo, Serbujo (Kosovo), Turkujo
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danujo, Germanujo, Polujo, Svedujo
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalujo, Hispanujo
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenujo, Azerbajĝano, Kartvelujo, Rusujo, Turkujo
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britujo
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkujo
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrujo, Belarusujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Litovujo, Moldava Respubliko, Polujo
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreujo, Sud-Koreujo
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainujo, Rusujo
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Italujo, Montenegro, Serbujo, Slovenujo
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britujo
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgarujo, Kartvelujo, Turkujo
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italujo
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francujo, Hispanujo
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusujo, Estonujo, Norvegujo, Latvujo, Rusujo, Suomujo, Svedujo
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreujo
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanujo
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanujo
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusujo
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Svisujo
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako, Irano, Turkujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]