Atlantika marborda dezerto
Atlantika marborda dezerto | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
![]() | |||
geografia objekto, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
Akvokolektejo | 39 137 km² (3 913 700 ha) [+] | ||
Areo | 39 137 km² (3 913 700 ha) [+] | ||
|
|||
![]() |
|||


La atlantika marborda dezerto estas la plej okcidenta ekoregiono en Saharo de Nordafriko, situanta en la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La atlantika marborda dezerto enspacas strion, nur 40 kilometrojn larĝa, laŭlonge de la marbordo de Atlantika Oceano, kie nebulo enmare estiĝanta per la malvarma kanaria marfluo alportas sufiĉe da malsekaĵo por vivigi diversaĵon de likenoj, kserofitoj kaj arbedaroj. Aparte de tiu mildiganta cirkonstanco, la ĝenerala klimato estas eksterordinare varma kaj arida. Precipitaĵoj estas malmultaj, maloftaj kaj neregulaj. La ekoregiono okupas 39 900 kvadratajn kilometrojn en Okcidenta Saharo kaj Maŭretanio. Ĝi okcidente limtuŝas Atlantikan Oceanon, oriente la nord-saharajn stepon kaj duonarbarojn, norde la mediteraneajn sekajn duonarbarojn de akacio kaj arganio, sude la sahelan savanon de akacioj.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Estas ŝlosilekoregiono por la migrobirdoj, kiuj vivas tie en la maloftaj marŝaj lokoj dum la palearktisa vintro.
Ĝi ankaŭ gastigas la ĉefan populacion en la mondo de la endanĝerigita mediteranea monaĥfoko (Monachus monachus).
Ununura rigore konsiderate endemia specio troviĝas en la ekoregiono, la alĝeria vipkolubro (Coluber algirus, familio de kolubredoj).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA1304 Atlantika marborda dezerto | ![]() ![]() |
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto | ![]() |
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA1330 Taklamakano | ![]() |
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato | ![]() ![]() ![]() ![]() |
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj | ![]() ![]() ![]() ![]() |
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA1304 Atlantika marborda dezerto (WWF)
- angle Atlantika marborda dezerto (WWF-Wildworld)
- angle Atlantika marborda dezerto (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Atlantika marborda dezerto (The Encyclopedia of Earth)
- angle Atlantika marborda dezerto (Globalspecies) Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Atlantic coastal desert