Betpak-Dala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 46°02′00″N 70°12′00″E  /  46.033333°N, 70.2°O / 46.033333; 70.2 (Betpak-Dala)
Betpak-Dala
kazaĥe: Бетпақдала, ruse: Бетпак-Дала
dezerto
Betpack-Dala.JPG
Kromnomo: Norda Malsata Stepo
Lando Kazaĥio Kazaĥio
Supermara alteco 300—350 m s. m.
Koordinatoj 46°02′00″N 70°12′00″E  /  46.033333°N, 70.2°O / 46.033333; 70.2 (Betpak-Dala)
Plej alta punkto Ĵambul
 - alteco 974 m s. m.
Areo 75 000 km² (7 500 000 ha)
Biomo dezerto
Plantaro saksaulo
Animalaro argalo, kapreolo
Situo enkadre de Kazaĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kazaĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Betpak-Dala

Betpak-Dala (kazaĥe Бетпақдала) estas dezerto en provincoj Karagando, Suda Kazaĥio kaj Ĵambilo de Kazaĥio. Ĝi situas inter malsupra fluo de rivero Sarisu[kk], rivero Ĉuj[en] kaj lago Balkaŝo. Norde ĝi limas kun Kazaĥia montetaro[ru].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de la dezerto estas ĉirkaŭ 75 mil kvadrataj kilometroj. Longo (okcident-oriente) estas 500 km, larĝo ĝis 170 km. Betpak-Dala estas sufiĉe plata ebenaĵo kun averaĝa alto 300—350 m kaj sud-okcidenta kliniĝo. Orienta, pli alta parto de Betpak-Dala estas daŭrigo de strukturoj de Kazaĥia montetaro, formiĝintaj dum Kaledonia orogenezopaleozoikaj sedimentaj kaj magmaj rokaĵoj. La plej alta punkto estas monto Ĵambul (974 m) en la sud-oriento de la dezerto.[1]

La klimato estas kontinenta, kun seka varma somero kaj modere malvarma vintro. Meza januara temperaturo estas –12...–14 °C, la julia +24...+26 °C. Multas grundakvoj, kies nivelo povas atingi 10—30 m. Falas 100—150 mm da precipitaĵoj jare, inter kiuj nur 15 % somere. Neĝa tavolo vintre ne superas 10—15 cm. En la dezerto plej oftas brunaj kaj grize-brunaj grundoj. En malaltaj lokoj aperas takiroj kaj solonĉakoj. Apud riveroj, sur sabloj kreskas saksauloj.

El animaloj eblas renkonti argalojn, kapreolojn, en valoj kaj sur apudmontaj ebenaĵoj — altnazan antilopon, kropan gazelon. Troveblas granda otido, tetro kaj perdriko. Bienoj de apudaj regionoj uzas vastaĵojn de Betpak-Dala kiel printempajn kaj aŭtunajn paŝtejojn por sia brutaro. Printempe la brutoj estas pelataj norden al someraj paŝtejoj de Kazaĥia montetaro, aŭtune suden al vintrumejoj de la dezerto Mujunkum kaj valo de la rivero Ĉuj. Zoologia naturprotektejo (25 000 hektaroj) estas kreita en Betpak-Dala.[1]

Historio kaj esplorado[redakti | redakti fonton]

Nomadoj en Malsata stepo. Foto de S. M. Prokudin-Gorskij ĉirkaŭ 1905—1915

Betpak-Dala estis antaŭ longe konata kiel Norda Malsata Stepo pro sia maltaŭgeco por loĝado. Tamen, nomadaj triboj sukcesis kompreni la naturon de la areo, alkutimiĝi al ĝi kaj uzi por siaj celoj. Kvankam la dezerto aspektas tute senviva, en ĝi kreskas iom da plantoj, kiuj nutras bestojn.

En 1905—1915 fama rusa fotisto Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij vizitis la lokojn kaj dokumentis ordinaran vivon de tieaj loĝantoj.

Historio de esplorado de la dezerto Betpak-Dala pere de ekspedicioj sub gvido de zoologo Viktor A. Selevin estas priskribita en la libro de M. D. Zverev "Fino de la blanka makulo".[2] Lia ekspedicio en 1936 faris arkeologiajn esplorojn apud solonĉako Askanzor.

Aŭtune 2014, angla esploristo Jamie Bunchuk organizis ekspedicion por trapasi la dezerton Betpak-Dala laŭlonge, de la lago Balkaŝo oriente ĝis la rivero Sarisu okcidente. Li trakuris ĉirkaŭ 300 kilometrojn, do pli ol sep maratonojn, unu post la alia, dum ok tagoj.[3]

Epizootio de Pasteurellosis okazis en Betpak-Dala en majo 2015, dum kiu mortis pli ol 120 000 altnazaj antilopoj — pli ol triono de la tutmonda populacio.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2004) “Бетпакдала”, Казахстан. Национальная энциклопедия 1 (ruse). Алматы: Қазақ энциклопедиясы, p. 412. ISBN 9965-9389-9-7.
  2. М. Д. Зверев. (1956) Конец белого пятна (ruse). Алма-Ата: Гос. Издат. Худ. Лит..
  3. Crossing the Betpak-Dala (angle). Arkivita el la originalo je 2015-10-15.
  4. Catastrophic Collapse of Saiga Antelopes in Central Asia (angle). UN Environment. Alirita 2019-05-19.