Griza perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Griza perdriko
Griza perdriko
Griza perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Ammoperdix
Specio: A. heyi
Perdix perdix
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Perdix perdix (Marek Szczepanek).jpg

La griza perdriko (Perdix perdix) estas birdospecio de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estas konata en Britio kiel Angla perdriko, diference de la Franca perdriko kiu estus la Ruĝa perdriko.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas indiĝena en la natura stepa medio, disvastiĝis en farmaj areoj de moderklimata zono de Eŭropo, de Irlando tra okcidenta Azio al la Jenisejo en Siberio.

Oni setligis ĝin en Nov-Zelandon kaj ĉefe en nordan Usonon kaj sudan Kanadon, kiel ĉasbirdo, kie oni konas ĝin kiel Hungara perdriko kaj en kelkaj areoj estas komuna.

Ĝi estas disvastigata kaj komuna en sia granda teritorio kaj konsiderata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

karakteriza bruna ventra makulo

Ĝi longas 28-32 cm, la flugila enverguro estas 45-48 cm, pezas 350-450 gramojn. Ĝian bekon kovras maldika vaksa membrano, la nazaj kavoj estas senharaj, la korpo estas diketa. Ĝia dorso estas helbruna, kun malhelaj makuloj, grizaj flankoj tre markataj de ruĝecbrunaj strioj, griza brusto kaj blanka ventro, kun kaŝtanbruna makulo kun formo de hufumo ĉe maskloj kaj ankaŭ ĉe multaj inoj. La vizaĝo estas ruĝecbruna kun iom pli malhelbrunaj krono kaj traokula strio. La pugo estas grizeca kun ruĝecbrunaj markoj kaj ankaŭ la vostanguloj estas ruĝecbrunaj.

La ununura ĉefa kaj certa diferenco inter seksoj estas la tielnomata kruco de Loreno en triarangaj kovriloj de inoj – tiuj estas markataj per du transversaj strioj, kaj nur unu ĉe maskloj. Tiuj ekzistas post ĉirkaŭ 16 semajnoj de aĝo kiam birdoj jam faris plumoŝanĝon al plenkreska plumaro. Junuloj de Grizaj perdrikoj estas ĉefe flavbrunaj kaj ne havas la distingajn markojn de vizaĝo kaj subaj partoj.

La kanto estas akra kieerr-ik, kaj kaze de ĝenado, kiel plej parto de ĉasbirdoj, ĝi flugas mallongdistance per rondoformaj flugiloj, ofte alvokante per rik rik rik dum ĝi ekflugas.

Vivkonduto[redakti | redakti fonton]

Ĝia nutraĵo konsistas grandparte el herbaj grajnoj, etparte el plantaj partoj. Ĝi estas semomanĝanta specio, sed la junuloj ĉefe manĝas insektojn kiel esenca fonto de proteinoj. Dum la unuaj 10 vivotagoj, la junuloj povas digesti nur insektojn. La gepatroj portas siajn idojn al bordoj de kampoj de cerealo, kie ili povas manĝi insektojn.

Ili estas ankaŭ nemigranta surterema specio, kaj formas arojn for de la reprodukta sezono. La perdriko forlasas sian teritorion nur okaze de forta vintro, sed tio ofte signifas gravan mortograndon.

Ĝi kuras kaj manĝetas sur la grundo kun entirita kolo. Je suspekta signo, bruo, ĝi etendas antaŭen la kolon, tiam ĝi aspektas svelta. Okaze de danĝero, ĝi platkuras inter densa plantaro, en grundosulkoj. Ĝi flugas nur en fina stadio, kun granda bruo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La perdriko estas monogama birdo, elektas paron por la tuta vivo. Ĝi pretigas la neston en skrapita grundo, remburas ĝin per herbo. La nesto estas kutime borde de cerealkampo, plej ofte de vintra tritiko. La inbirdo kovas la 8-10 ovojn (sed ankaŭ ĝis 20) dum 24-25 tagoj, dum la masklo gardas ĝin en la proksimo. La idoj preskaŭ tuj lasas la neston kaj nutras sin ĝis dusemajna aĝo per etaj insektoj. Ili formas kun la gepatroj grupon ĝis printempo - male al plimulto de la kokoformaj -, tiam elektas paron el alia grupo.

Subspecioj kaj populacioj[redakti | redakti fonton]

Nekomuna Griza perdriko en Alberto, Kanado.[1]

Kvankam komuna kaj ne minacata, ĝi ŝajne malpliiĝis en nombroj en kelkaj areoj de intensiva kultivado kiaj Britio, probable pro perdo de reprodukta habitato kaj eble de manĝoresursoj. Ties nombroj falis en tiuj areoj ĝis 85 % en la lastaj 25 jaroj. Oni penas en Britio fare de organizaĵoj kiaj Game & Wildlife Conservation Trust por haltigi tiun malpliiĝon per kreado de konservobordoj. En 1995 oni kreis Biodiversecan Agadplanon por tiu specio. En Irlando ĝi estas nune preskaŭ limigita al rezervejo Lough Boora en Graflando Offaly. (vidu UK BAP).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2003) The Sibley Field Guide to Birds of Western North America. Knopf. ISBN 0-679-45121-8. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj