Jenisejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jenisejo
ruse: Енисей
rivero
Tepsey.JPG
Jenisejo
Lando Rusio Rusio
Fontrivero montara sistemo Dod-Tajgasin-Nuru
 - situo rivero Gunin-Gol, Mongolio
Enfluejo Karaa Maro
Longo 4 092 km (2 543 mi)
Akvokolektejo 2 580 000 km² (258 000 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 19 800 /s
Alflua baseno de Jenisejo
Alflua baseno de Jenisejo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Yenisei River

Jenisejo (ruse Енисей, Jenisej) estas rivero en Siberio (Rusio) kaj unu el plej longaj en la mondo.

Ĝi ekestas per kunfluo de Granda Jenisejo (Bej-kem) kaj Malgranda Jenisejo (Ĥua-kem) kaj longas iom pli ol 4.000 km. Ĝia baseno ampleksas 2.600.000 km²; ĝi fluas en la Arktan Oceanon, formante grandan estuaron kaj iĝante la naŭa plej granda akvofluo en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo).

Preskaŭ tri kvaronoj (2.900 km) de ĝia longo estas navigeblaj, sed nur en varma sezono. Ĉe urbo Krasnojarsk oni kalkulas 196 senglaciajn tagojn jare, ĉe Turuĥansk nur 155.

Jenisejo proksime de Krasnojarsk

Ĉe Krasnojarsk la Transsiberia Fervojo krucas la riveron. La fervoja ponto estis konstruita en 1899 kaj ĉe la Monda Ekspozicio en Parizo en 1900 ricevis grandan premion kaj arĝentan medalon (kune kun la Eiffel-Turo).

Tie estas la sola loko kie estas parolata la jenisejaj lingvoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas de la evenka nomo Иоанесси (Ioanesi), kiu verŝajne signifas simple Granda Akvo. La kozakoj portis ĝin al la rusoj en la nuna formo.

En la ceteraj lingvoj de la regiono la rivero havas tre malsamajn nomojn. En la tuva ĝi estas Улуг (Ulug), en la burjata Горлог (Gorlog), en la ĥakasa Ким суг (Kim Sug).

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La kunfluo de la Granda Jenisejo (605 km) kaj la Malgranda Jenisejo (563 km) okazas en Tuvio (suda Siberio), ĝuste en ĝia ĉefurbo Kizil.

La rivero komence fluas okcidenten, sed baldaŭ turniĝas norden, transpasante la Sajanan montaron. Ĝi tuŝas la urbojn Abakan (165mil loĝantoj), ĉefurbon de Ĥakasio, kaj Krasnojarsk (ĉ. 1 miliono loĝantoj), kie estas fama ponto de la Transsiberia fervojo.

Post Krasnojarsk la rivero akceptas la akvon de grava dekstra alfluanto, la Angara (Ангара́, Angará, ĉ. 1800 km), kiu eliras el la Lago Bajkalo. Post tiu konfluo la rivero estas tre larĝa kaj malrapida. Pluaj gravaj dekstraj alfluantoj, en la malsupra parto, estas la Ŝtona Tungusko (Подкаменная Тунгуска, Podkamennaja Tunguska, ĉ. 1900 km) kaj la Malsupra Tungusko (Нижняя Тунгуска, Niĝnjaja Tunguska, ĉ. 3000 km), atinganta Jenisejon apud la vilaĝo Turuĥansk.

La maldekstraj alfluantoj estas pli mallongaj; la plej longa estas Sim (Сым, Sym, ĉ. 700 km).

La lastaj urbetoj ĉe la rivero, norde de la Arkta Cirklo, estas Igarka, kiu estis laŭ la planoj de Stalino atingota de fervojo (neniam finita), kaj Dudinka (ĉ. 25mil loĝantoj), "mara" haveno fondita jam en 1667 apud la riverbuŝo.

La rivero finiĝas en golfo de la Karaa Maro, parto de la Arkta Oceano. La longo el la konfluo estas 3487 km; aldonante la longon de la Granda Jenisejo, ĝi iĝas 4092 km. Kelkaj asertas ke oni taksu ĉefa akvofluo la sinsekvon Ider - Selenga - Bajkalo - Angara - malsupra Jenisejo, kiu estas multe pli longa kaj atingas 5497 km.

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

Siberia acipensero (Acipenser baerii)

En Jenisejo vivas 55 specoj de fiŝoj. Kelkaj estas samaj kiel en eŭropaj riveroj (ekzemple, la ezoko, la koregono); aliaj estas sibirianaj specoj de genroj vivantaj kun aliaj specoj ankaŭ en Eŭropo (ekzemple, la sibiria acipensero, la sibiria karpo ktp).

En Jenisejo vivas ankaŭ du endemiaj specoj de fiŝoj: Gobio sybiricus (loka speco de gobio) kaj Thymallus nigrescens (loka speco de timalo).


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]