Sajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sajan
mongole Соёоны нуруу, ruse Саяны
montaro
la "pendanta roko" en la montoĉeno Ergagi de la okcidenta parto de montaro Sojon
Landoj Mongolio, Rusia Federacio
Plej alta punkto monto Mönĥ Saridag
 - situo 3,492 m
 - alteco
 - koordinatoj 51° 43′ 0″ N 100° 36′ 0″ O / 51.71667 °N, 100.60000 °O / 51.71667; 100.60000 (mapo)
Horzono UTC (UTC+8)
la montaro Sojon okcidente de la lago Bajkalo relative norde en la jena ruslingva mapo (priskribo восточного Саян oriente kaj западного Саян okcidente)

Vikimedia Komunejo: Sayan Mountains

Sajan (mongole Соёоны нуруу, Sojoni nuruu, ruse Саяны, Sajani, plurale: восточного Саян oriente kaj западного Саян okcidente) estas alta montaro kun orienta kaj okcidenta montaropartoj en centra Azio. Ĝi situas okcidente de la lago Bajkalo, en la nordokcidenta parto de Mongolio kaj en la sudo de Siberio, parto de la Rusia Federacio.

La orienta montaroparto etendiĝas 1 000 kilometrojn de la rivero Jenisejo Rivero je la longitudo 92° orienta ĝis la sudokcidento finaĵo de la lago Bajkalo je la longitudo 106° orienta. La okcidenta montaroparto konsistigas la orientan daŭrigon de la montaro Altajo, etendiĝinta je 500 kilometroj de la longitudo 89 ° orienta ĝis la mezo de la orienta montaroparto ĉe 96 ° orienta.

La altaj pintoj de la montaro kaj malvarmetaj lagoj en la sudokcidento de la respubliko Tuvio donas sian akvon al pluraj riveroj kiuj kunfluas al unu al la plej grandaj riveroj de Siberio, Jenisejo, kiu fluas norden pli ol 2000 kilometrojn ĝis la Arkta Oceano. La regiono estas protektitaj kaj izolitaj areo, estante fermita laŭ ordono de la registaro de Sovetunio ekde la jaro 1944.