Diskuto:Sajan
La vikipedia ĉefartikolo "Mongolio" por la montaro antaŭvidas la (ĝis nun ruĝan) ligilon Sojon, kaj efektive la mongola nomo estas Соёоны нуруу (Sojoni nuruu, "montoj de Sojon"). Tamen preskaŭ ĉiuj nunaj alilingvaj artikoloj orientiĝas pli laŭ la ruslingva formo kun "a"-vokaloj, kaj uzas la radikon "Sajan-". Almenaŭ estu alidirektilo de "Sajan" ĉi-tien, kaj eble ankoraŭ diskutindas ĉu uzo de la pli rusisma formo "Sajan" aŭ plurale "Sajani" laŭ la multaj alilingvaj tradukoj tamen preferindus. ThomasPusch (diskuto) 19:23, 15 Okt. 2013 (UTC)