Provinco Karagando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Qarağandı oblısı
Қарағанды облысы
Karagandy in Kazakhstan.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Karagando
Areo 427 982 km²
Loĝantaro 1 363 638 (stato: februaro 2013)
ISO-kodo KZ-KAR
Nacia Parko Karkaralı
Nacia Parko Karkaralı
v  d  r
Information icon.svg

La regiono[1]provinco Karagando (kazaĥe: Қарағанды облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. La provinco en februaro 2013 havis iom pli ol 1 363 000 loĝantojn kaj ĝi etendiĝas sur 428 000 km², do temas pri la plej granda provinco de la lando. Ĝia ĉefurbo estas Karagando, kun pli ol 437 000 loĝantoj.

La provinco estis loko kun intensa elfosado de karbo dum la epoko de Sovetio, kaj oni ankaŭ supozas ke en ĝi troviĝis pluraj gulagoj. Post la Dua Mondmilito, Stalino sendis multajn germanojn perforte al ĉi tiu loko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.