Teritoria organizado de Kazaĥio
La teritorio de Kazaĥio ĝis la 15-a de marto 2022 estis administre dividata en 14 regionoj aŭ provincoj,[1] kazaĥe nomataj oblıstar/облыстар (singulare oblısı/облысы/وبلىسى), tri urboj kun aparta statuso (Almato, Astano kaj ekde 2018 ankaŭ Ŝimkento, "urboj de respublika signifo", kazaĥe Republikalyq mangysy bar qala, Республикалық маңызы бар қала, singulare ...qalası/қаласы) kaj plie la urbo Bajkonuro, ĝis 2050 ludonita al Rusio. Tiuj subŝtataj unuoj pludividiĝas al distriktoj (kazaĥe audandar/аудандар, singulare audan/аудан).
En la sekva listo, en komparo kun multaj aliaj vikipediaj paĝoj nekutime bunta, la koloroj de la provinconomoj korespondas kun la koloroj uzata en la kazaĥlingva mapo dekstre.

- Provinco Akmola (Ақмола) (Kokŝetau)
ĉirkaŭata de ĝi: la urbo Astano (Астана) - Provinco Aktobe (Ақтөбе) (Aktobe)
- Provinco Almato (Алматы) (Taldikorgano)
ĉirkaŭata de ĝi: la urbo Almato (Алматы) - Provinco Atirau (Атырау) (Atirau)
- Provinco Orienta Kazaĥio (Шығыс Қазақстан) (Oskemeno)
- Provinco Karagando (Қарағанды) (Karagando)
- Provinco Kostanajo (Қостанай) (Kostanajo)
- Provinco Kizilordo (Қызылорда) (Kizilordo)
ĉirkaŭata de ĝi: la urbo Bajkonuro (Байқоңыр) - Provinco Mangistau (Маңғыстау) (Aktau)
- Provinco Norda Kazaĥio (Солтүстік Қазақстан) (Petropavlo)
- Provinco Pavlodaro (Павлодар) (Pavlodaro)
- Provinco Turkistano (Түркістан), ĝis 2018 Suda Provinco (Turkistano)
ĉirkaŭata de ĝi: la urbo Ŝimkento (Шымкент) - Provinco Okcidenta Kazaĥio (Батыс Қазақстан) (Oralo)
- Provinco Ĵambilo (Жамбыл) (Taraz)
La 15-an de marto 2022, aldoniĝis 3 pliaj provincoj respektive regionoj, pri kiuj ankoraŭ ne estas esperantlingvaj tekstoj aŭ mapa prezento: el la Provinco Almato elpreniĝis la nordorienta parto, kiu nun nomiĝas Provinco Ĵetisu, el la Provinco Karagando elpreniĝis la okcidenta parto, kiu nun nomiĝas Provinco Ulitau, kaj el la Provinco Orienta Kazaĥio elpreniĝis la sudokcidenta parto, kiu nun nomiĝas Provinco Abaj (kun ĉefurbo Semej).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejoj de la regionaj registaroj, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.