Provinco Kostanajo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Qostanay oblısı Қостанай облысы
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Kostanajo |
Areo | 196 001 km² |
Loĝantaro | 880 227 (stato: februaro 2013) |
ISO-kodo | KZ-KUZ |
La regiono[1] aŭ provinco Kostanajo (kazaĥe: Қостанай облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. La provinco en februaro 2013 havis iom pli ol 880 000 loĝantojn kaj ampleksas areon de 196 000 km². Ĝia ĉefurbo estas Kostanajo, kun 207.000 loĝantoj. Alia grava urbo estas Rudnij.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.