Kostanaj
Kostanaj | |||
---|---|---|---|
urbocentre
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Kazaĥio | ||
Provinco | Kostanaja provinco | ||
Fondita en | 1879 | ||
Poŝtkodo | 110000 | ||
Aŭtokodo | P,10 | ||
Telefona antaŭkodo | +7 7142 | ||
Retpaĝaro | kostanay-city.gov.kz | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gaujez Nurmuĥambetov | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 219 253[1] (2013) | ||
Loĝdenso | 905 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 12′ N, 63° 38′ O (mapo)53.263.633333Koordinatoj: 53° 12′ N, 63° 38′ O (mapo) | ||
Alto | 156 m [+] | ||
Areo | 240 km² | ||
Horzono | UTC+6 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Kostanaj (kazaĥe: Қостанай, Qostanay, ruse: Костанай) estas urbo en Kazaĥio, centro de Kostanaja provinco, fondita en 1879.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Nuntempe la urbo nomiĝas Kostanaj (ruse: Костанай) en la rusa, sed ĝis 1997 ĝi nomiĝis Kustanaj (ruse: Кустанай) nome de la provinco. Dum la tempo, kiam la urbo estis rusa kaj poste sovetia, ĝi nomiĝis Nikolajevsk (ruse: Николаевск). La etimologio de la nomo restas malklara, kvankam ekzistas teorio, ke ĝi venas de la nomo de iu tatara armea formacio.
Transporto[redakti | redakti fonton]
Internacia flughaveno Narimanovka ebligas flugi al Hanovro, Frankfurto, Kievo, Moskvo, Minsko, Antalya, Almato, Astano, Aktau kaj Ŝimkento. Per fervojo oni povas vojaĝi al Astano, Almato, Karagando, Arkalik, Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. La urbo posedas ankaŭ busstacion, de kiu eblas iri al pluraj urboj de Kazaĥio kaj Rusio. La urba transporto nuntempe konsistas el busoj.
Industrio[redakti | redakti fonton]
Kostanaj posedas pli ol du centojn da fabrikoj de diversa grandeco[2], inter kiuj la plej grandaj okupiĝas pri maŝinkonstruado, malpeza industrio kaj nutraĵindustrio.