Astano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panorama vido de la registara kvartalo je oktobro 2011
Panorama vido de la registara kvartalo je oktobro 2011
Astano
kazaĥe: Астана, ruse: Астана
urbo
Ĉefa avenuo de Astano; en la fono: la prezidenta palaco Ak Orda
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Астана/Astana
Lando Kazaĥio Kazaĥio
Situo Astano
 - koordinatoj 51° 10′ 00″ N 71° 26′ 00″ O / 51.16667 °N, 71.43333 °O / 51.16667; 71.43333 (mapo)
Areo 710,2 km² (71 020 ha)
Loĝantaro 1 350 228 (2022)
Dato 1830
Horzono ALMT (UTC+6)
Poŝtkodo 010000–010015
Tel. antaŭkodo +7 7172
ISO 3166-2:KZ KZ-AST
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Kazaĥio
Situo enkadre de Kazaĥio
Situo enkadre de Kazaĥio
Urba Mapo
Urba Mapo
Urba Mapo
Vikimedia Komunejo: Nur-Sultan
Retpaĝo: www.astana.gov.kz
Map

Astano (kazaĥe Астана [astaná], latinigita kiel Astana; laŭvorte tradukita: ĉefurbo), por nelonga tempo renomita Nursultano (kazaĥe Нұр-Сұлтан/Nur-Sultan), kaj en Septembro 2022 denove al Astano, antaŭe konata sub la nomoj Akmolo, Celinogrado kaj Akmolinsko, estas la ĉefurbo de Kazaĥio depost kiam la tiama prezidento de Kazaĥujo Nursultan Nazarbajev deklaris ĝin ĉefurbo en 1997[1]. La urbo en la koro de Kazaĥio ne estis eminenta antaŭ 1997, kiam Almato estis la ĉefurbo de Kazaĥio. Nuntempe Astano fariĝis la simbolo de la moderna Kazaĥio: ĝi ne evoluis nature kiel la antaŭa ĉefurbo (Almato), sed ekestis post decido de la prezidento ke la provinca urbeto Akmola (970 km pli norden) fariĝu la nova ĉefurbo[2].

  • Horzono: UTC +6h
  • Loĝantaro: 1 350 228 (2022)

Astano estis fondita en la jaro 1824 kiel rusa fortikaĵo, antaŭ 1965 nomata Akmolinsko, inter 1965-1991 Celinogrado, 1991-1994 Akmolo (= blanka tombo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej konata konstruaĵo estas tiu de la brita arkitekto Norman Foster kaj nomiĝas Bayterek : turo 105 metrojn alta kaj havas je la pinto oran ovon (en ĝi troviĝas dukilograma ora triangulo, en kiu estas manŝablono de la eksprezidento Nazarbajev); de tie videblas alia konstruaĵo de Norman Foster, la butikcentro Ĥan Satir en formo de vitra tendo, kie la temperaturo vintre kaj somere, 24h/24, estas 24 . La urbo posedas ankaŭ moskeon ornamitan per blanka marmoro kaj oro, unu de la plej grandaj en la centra Azio. La nova koncerthalo nomata la Piramido de la Paco, dezajnita de la arkitekto Norman Foster - grandega piramido 62 metrojn alta, kiu povas gastigi 3.500 personojn. Alia renoma arkitektoburoo, la dana BIG, konstruis la futurisman nacian bibliotekon[2].

La loĝantoj de Astano pasigas sian labortagon plejparte en senfinaj aŭtovicoj, ne ekzistas metroo kaj ekster la urbo en la senfina stepo apenaŭ videblas aŭtoj[2].

Servoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The history of Astana. Akimat of Astana (19-a de januaro 2013). Alirita 6-a de oktobro 2014.
  2. 2,0 2,1 2,2 (nederlanda) "Sovjetistan" p. 157-160; (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" ("Sovetistano", vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Alilingvaj eldonrajtoj por "Sovetistano", vojaĝo en centra Azio: Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.astana.dan.kz Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Astano

http://www.agun.kz Arkivigite je 2008-08-23 per la retarkivo Wayback Machine Kazaĥia Ŝtata Agrikultura Universitato

http://www.kz/eng/goroda/astana/astphoto1.html[rompita ligilo] fotoj de Astano