Teritoria organizado de Kazaĥio
Etoso
La teritorio de Kazaĥio estas administre dividata en 14 regionoj aŭ provincoj,[1] kazaĥe nomataj oblıstar/облыстар (singulare oblısı/облысы/وبلىسى), du urboj kun aparta statuso (Almato kaj Astano, "urboj de respublika signifo", kazaĥe Republikalyq mangysy bar qala, Республикалық маңызы бар қала, singulare ...qalası/қаласы) kaj plie la urbo Bajkonur, ĝis 2050 ludonita al Rusio. Tiuj subŝtataj unuoj pludividiĝas al distriktoj (kazaĥe audandar/аудандар, singulare audan/аудан).
En la sekva listo, en komparo kun multaj aliaj vikipediaj paĝoj nekutime bunta, la koloroj de la provinconomoj korespondas kun la koloroj uzata en la kazaĥlingva mapo dekstre.
- Provinco Akmola (Ақмола) (Kokŝetau)
ĉirkaŭata de ĝi: la urbo Astano (Астана) - Provinco Aktobe (Ақтөбе) (Aktobe)
- Provinco Almato (Алматы) (Taldikorgano)
ĉirkaŭata de ĝi: la urbo Almato (Алматы) - Provinco Atirau (Атырау) (Atirau)
- Provinco Orienta Kazaĥio (Шығыс Қазақстан) (Oskemeno)
- Provinco Karagando (Қарағанды) (Karagando)
- Provinco Kostanajo (Қостанай) (Kostanajo)
- Provinco Kizilordo (Қызылорда) (Kizilordo)
ĉirkaŭata de ĝi: la urbo Bajkonur (Байқоңыр) - Provinco Mangistau (Маңғыстау) (Aktau)
- Provinco Norda Kazaĥio (Солтүстік Қазақстан) (Petropavlo)
- Provinco Pavlodaro (Павлодар) (Pavlodaro)
- Turkistana provinco (Түркістан облысы) (Turkistano)
- Provinco Okcidenta Kazaĥio (Батыс Қазақстан) (Oralo)
- Provinco Ĵambilo (Жамбыл) (Taraz)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejoj de la regionaj registaroj, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.