Provinco Pavlodaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pavlodar oblısı
Павлодар облысы
Pavlodar in Kazakhstan.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pavlodaro
Areo 124 800 km²
Loĝantaro 749 516 (stato: februaro 2013)
ISO-kodo KZ-PAV
v  d  r
Information icon.svg

La regiono[1]provinco Pavlodaro (kazaĥe Павлодар облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. La provinco en februaro 2013 havis iom pli ol 749 000 loĝantojn kaj kovras areon de 124 800 km². Ĝia ĉefurbo estas Pavlodaro, kies loĝantaro estas 300.200 loĝantoj.

Pro la koloniado de virgaj teroj de Nikita Ĥruŝĉov, granda loĝantato, ĉefe ukrainoj, enmigris al Pavlodaro. La rivero Irtiŝo fluas tra la provinco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.