Ekibastuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekibastuz
urbo • urbego • setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 159 760  (2016) [+]
Loĝdenso 850 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 44′ N, 75° 20′ O (mapo)51.72977777777875.326583333333Koordinatoj: 51° 44′ N, 75° 20′ O (mapo) [+]
Alto 347 m [+]
Areo 188 km² (18 800 ha) [+]
Ekibastuz (Pavlodaro)
Ekibastuz (Pavlodaro)
DEC
Ekibastuz
Ekibastuz
Situo de Ekibastuz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ekibastuz [+]
vdr

Ekibastuz, laŭ kazaĥa lingvo Екібастұз, ەكئباستۇز, laŭ rusa lingvo Экибастуз estas urbego en Provinco Pavlodaro (nordorienta Kazaĥio).

Situon de Ekibastuz montras la ruĝa punkto
Telefoncentralo en Ekibastuz

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ekibastuz situas en la nordorienta parto de la lando laŭ kanalo. Irtiŝo fluas 10 kilometrojn for. Pavlodar troviĝas 129, Astano 278, Semej 367, Kokŝetau 443, Oskemeno 542, Petropavlo 545, Kostanaj 816, Almato 944, Taraz 1020, Turkistano 1069, Ŝimkento 1129, Aktobe 1279, Atirau 1765 kilometrojn.

Industriaĵo en Ekibastuz

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Loĝantaro
1957 25,000
1979 66,000
1989 135,000
1999 148,000
2012 147,000

La loĝantaro konsistas el:

  • kazaĥoj 71 899 homoj (49,60 %)
  • rusoj 52 198 homoj (36,01 %)
  • aliaj popoloj estas malpli grandaj ol 5 %

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1876 oni trovis karbon en tiu loko, post jaroj komenciĝis la komerca ekspluato. La fervoja interligo estis konstruita al la vilaĝo Ekibastuz en 1899. En 1948 la unua teamo (nur 50 homoj) komencis konstruadon de la estonta urbo. Denove trajna kontakto estiĝis en 1954 kaj la industria evoluo de la urbo komenciĝis. Post 3 jaroj Ekibastuz ricevis urborajton. En la 1970-aj jaroj Ekibastuz estis la plej granda karbominejo en Sovetio, hodiaŭ la plej granda surfaca karbominejo en la mondo.

Gulago[redakti | redakti fonton]

Inter la 1920-aj kaj 1950-aj jaroj gulago funkciis en tiu loko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Krom la menciita minado proksime de Ekibastuz ekzistas du elektrejoj en komplekso nomita Elektrocentralo de Ekibastuz. En la urbo produktaj laktojn kaj bierojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas kontinenta. La teritorio estas tre malproksima de la oceano kaj estas malfermita al la ventoj okcidente kaj norde. La averaĝa temperaturo estas 2,9º C. La rekordoj estis + 41º kaj -43º C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 269 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Ekibastuz flughaveno funkcias. La urbego havas trairan ĉefvojon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]