Provinco Akmola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aqmola oblısı
Ақмола облысы
Akmola in Kazakhstan.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kokŝetau
Areo 146 219 km²
Loĝantaro 733 113 (stato: februaro 2013)
ISO-kodo KZ-AKM
v  d  r
Information icon.svg
Coat of Arms of Aqmola Province Kz.png

La regiono[1] provinco Akmola (kazaĥe: Aqmola oblısı/Ақмола облысы/اقمولا وبلىس, ruse: Акмолинская область, laŭvorta signifo de la provinca nomo "blanka tombo") estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. Ĝia ĉefurbo estas Kokŝetau. La landa ĉefurbo, Astano, aldoniĝas al la provinco, sed ĝi estas tute sendependa de Akmola. La provinco en februaro 2013 havis iom pli ol 733 000 loĝantojn kaj etendiĝas sur 146 200 km².

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.