Provinco Ĵambilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jambıl oblısı
Жамбыл облысы
Jambyl in Kazakhstan.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Taraz
Areo 144 264 km²
Loĝantaro 1 071 645 (stato: februaro 2013)
ISO-kodo KZ-ZHA
v  d  r
Information icon.svg

La regiono[1]provinco Ĵambilo (kazaĥe Jambıl oblısı, Жамбыл облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato de Kazaĥio. Ĝia ĉefurbo estas la antikva urbo Taraz. La provinco en februaro 2013 havis iom pli ol milionon da loĝantoj kaj etendiĝas sur 144 200 kvadrataj kilometroj. Ĝi havas landlimojn rekte kun Kirgizio kaj tre proksimas al Uzbekio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.