Provinco Almato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Almatı oblısı
Алматы облысы
Almaty (province) in Kazakhstan.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Taldikorgano
Areo 223 911 km²
Loĝantaro 1 949 837 (stato: februaro 2013)
ISO-kodo KZ-ALM
jurto en la kamparo
jurto en la kamparo
v  d  r
Information icon.svg

La regiono[1]provinco Almato (kazaĥe: Алматы облысы) estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio. La provinco en februaro 2013 havis preskaŭ du milionojn da loĝantoj kaj etendiĝas sur 224 000 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas Taldikorgano, kun ĉ. 118.400 loĝantoj.

La provinco Almato ĉirkaŭas la urbon Almato. Ĝi limas kun Kirgizio kaj Ŝinĝjango en Ĉinio. Ĝi ankaŭ limas kun la kazaĥaj provincoj Ĵambilo, Karagando kaj Orienta Kazaĥio.

La lago Balkaŝo situas nordokcidente. La montaro Trans-Ili Alatau, branĉo de Tianŝano, etendiĝas laŭlonge de la landlimo kun Kirgizio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejo de la regiona registaro, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.