Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Djurdjura pejzaĝo (Kabilio, Alĝerio). Antaŭe : rezista blanka sorbuso.

La mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj konstituas ekoregionon, el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono, de koniferarbaroj kiuj okupas la altajn montarajn sistemojn de Nord-Afriko kaj suda Hispanujo[1]. La ekoregiono estas ankaŭ parto de la tutmondaj 200-unuo eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj laŭ la tipologio ellaborita far la Monda Natur-Fonduso (WWF).

La termino estas botanike agnoskita kiel plantasocio en la afrika kaj mediteranea scienca literaturo.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono konsistas el serio de enklavoj en Rif-Montaro kaj en enlandaj Meza Atlaso kaj Alta Atlaso de Maroko , en orienta Malgranda Atlaso (aŭ Tell-Atlaso) kaj orienta Sahara Atlaso de Alĝerio, kaj en la montaroj de Krumerio kaj Mogodo de Tunizio.

La ekoregiono de la Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj ĉirkaŭas la Mediteraneajn koniferajn kaj miksajn arbarojn je pli malaltaj altecoj. Ambaŭ ekoregionoj fakte estas tre interplektitaj.

En Alta Atlaso la ekoregiono transiras al Alt-atlasa junipera stepo je la plej altaj situoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Cedraro en Rif-Montaro.

La kanopee dominanta arbo en la arbaroj estas Atlasa cedro (Cedrus atlantica). La atlas-cedraj arbaroj estas karakterizitaj de la ĉeesto de signifa nombro de unikaj ekotipoj de sub-mediteraneaj kaj eŭropaj-siberiaj arbaj kaj arbedaj specioj, kiuj atingas siajn plej sudajn arealajn limojn tie ĉi. Ili inkluzivas Eŭropan taksuson, Blankan sorbuson, Adstringan sorbuson, Acer opalus subsp. granatensis, Kampan aceron, Montpelieran aceron (A. monspessulanum), Prunus mahaleb, P. insititia, Ordinaron ilekson, Betula pendula subsp. fontqueri, Populus tremula, Lonicera etrusca kaj L. arborea. Juniperaj (Juniperus thurifera) duonarbaroj, pli ofte disvastigitaj en la ekoregiono Mediterani-atlasaj koniferaj kaj ĉiamverd-foliaj duonarbaroj, ankaŭ troviĝas je certaj altaj altitudoj de la maroka Meza Atlaso kaj la alĝeria Aŭras-Montaro. Super la arbarolimo, kiu atingas 2 700 metrojn en Maroko kaj 2 100 metrojn en Alĝerio, la vegetaĵaro estas tre riĉa je endemiaj specioj, superregataj de kusenoformaj kaj dornaj arbustaroj (Astragalus boissieri, A. numidicus, Vella mairei, kaj Arenaria pungens) kaj de herbejoj (Festuca algeriensis kaj Festuca desertii) [3].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Endanĝerigitaj mamuloj en la ekoregiono inkluzivas la magoton (Macaca sylvanus) en lokoj kiel la montaro Djebel Babor (Alĝerio) [4] ; aliaj specioj en la ekoregiono ampleksas berberan cervon (Cervus elaphus barbarus), kaj berberan leopardon ( Panthera pardus panthera ). Dum la 1930-aj jaroj la lastaj atlasaj leonoj (Panthera leo leo), sovaĝeje vivantaj, estas formortintaj.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Cedraro en Ifrane, Meza Atlaso.

Ĉeestas en la ekoregiono pli ol 450 rigore endemiaj specioj el la angiospermoj, kio rezultas el la longedaŭra izoliteco de holarktaj taksonoj je tiuj grandaj altecoj. Sur Djebel Babor, la dua plej alta monto de la alĝeria Tell-Atlaso, vegetadas la endemia numidia abio, kiu estas tre afina al pinsapo de la maroka Rif-Montaro. Quercus afares, speco de falfolia kverko, estas endemia en la ekoregiono. La Kabila sito estas minacata de formorto.

Naturkonservado kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj arbaroj estas utilizitaj ekde malnovaj romiaj tempoj, sed la senarbarigo estas dramege kreskinta dum la lasta jarcento. La homa influo estas imponega, kompleksigita per la soci-ekonomia malstabileco de la magrebaj landoj.

Kompare kun la taksita origina arbararealo, la magrebaj landoj estas perdintaj 75 pocentojn de siaj cedraj arbaroj, 3 300 km² en Maroko kaj ĉirkaŭ 1 000 km² en Alĝerio. Rif-montaro perdis 1 000 km² de altarbaro[5] inter 1956 kaj 1971. Tiu sumiĝas je ĉirkaŭ 73 pocentoj de la totala arbarkovraĵo dum la hispana protektorato. El tiu rezultas ke en Rif-montaro la grundo perdiĝas pli rapide ol en iu ajn alia mediteranea regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle World Wildlife Fund, 2001
  2. Van der Linde e.a., 2001
  3. Quézel 1981
  4. Hogan, 2008
  5. Simon, Karl-Hermann 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde84p. (p.12). esperante

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Magotoj en miksa arbaro apud Ifrane.
  • angle Hogan, C. Michael 2008 : Barbary Macaque (Macaca sylvanus). Globaltwitcher.com, ed. Nicklas Stromberg
  • france Lepoutre, B. 1961 : Recherches sur les conditions édaphiques de régénération des cédraies marocaines. Annales de la Recherche Forestière au Maroc, tome 6, fascicule I, 1-114.
  • france Marion, J. 1955 : La régénération naturelle du cèdre dans les cédraies du rebord septentrional du Moyen-Atlas occidental calcaire. Annales de la Recherche Forestière au Maroc, tome 3, fascicule I, 31-149.
  • france M'Hirit, Omar 1982 : Etude écologique et forestière des cédraies du Rif marocain. Essai sur une approche multidimensionnelle de la phytoécologie et de la productivité du cèdre (Cedrus atlantica Manetti). Annales de la Recherche Forestière au Maroc, tome 22, 502 p.
  • france Quézel,P. 1981 : Les hautes montagnes du Maghreb et du Proche Orient : Essai de mise en parallèle des caractères phytogégraphiques. Actas III CONGR:OPTIMA. ANALES JARD. BOT., Madrid, 37(2): 353-372
  • france Quézel, P. 1983 : Flore et végétation actuelles de l’Afrique du Nord, leur signification en fonction de l’origine, de l’évolution et des migrations des flores et structures de végétation passées. Bothalia, 14:3-4
  • france Schoenenberger, A. 1995 : Groupements végétaux des séries de végétation. La végétation forestière. Essai de synthèse sur la végètation et la phyto-écologie tunisiennes, II&III. Programme folore et végétation tunisiennes, Vols. 5 & 6
  • angle Van der Linde, Harry; Tiéga, Anada and Price, Thomas 2001 : Beyond Boundaries: Transboundary Natural Resource Management in Sub-Saharan Africa, Published by Biodiversity Support Program, 166 pages

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Svisujo
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo Ĉinujo, Kazaĥujo, Mongolujo, Rusujo
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj Britujo
PA0504 Karpataj montarbaroj Ĉeĥujo, Polujo, Rumanujo, Slovakujo, Ukrainujo
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj Afganio, Pakistano
PA0507 Elborz-montara arbarstepo Irano
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj Ĉinujo
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj Japanujo
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj Japanujo
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Alĝerio, Maroko, Tunizio, Hispanujo
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj Barato, Butano, Ĉinujo
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj Turkujo
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang Ĉinujo
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj Ĉinujo
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min Ĉinujo
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj Norvegujo, Svedujo, Suomujo
PA0521 Tianŝan-montaraj koniferaroj Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]