Krimea submediteranea arbarmasivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monteta pejzaĝo apud Gorjaĉij Kljuĉ.

La krimea submediteranea arbarmasivo estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-unuo "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj". Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Rusujo kaj Ukrainujo. Fitogeografie, ĝi estas aparta flaŭra provinco el la Mediteranea Regiono de la Holarktisa Regno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono konsistas el du marbordaj enklavoj ĉe la norda marbordo de la Nigra Maro; unu okupas la centran marbordon de Krimeo, etendiĝante en la Krimean Montaron, alia okupas la nigra-maran marbordon de Krasnodara regiono, etendiĝante orienten laŭlonge de la nordokcidenta flanko de Kaŭkazio.

Klimato kaj vegetaĵaro similas tiujn de la Mediteranea regiono, kun varmega somero kaj malsevera pluveca vintro. Je altitudoj sub 400 metroj superregas duonarbaroj kaj makisoj de kverko, kristodorno (Paliurus spina-christi), lentisko (Pistacia lentiscus), Pyracantha, kaj sklerofilaj arbustoj. Inter 400 kaj 800 metroj estas arbaroj de la malgrandazia pino (Pinus brutia), la lanuga kverko (Quercus pubescens), la orienta karpeno (Carpinus orientalis), kaj la ordinara frakseno (Fraxinus excelsior). Arbaroj de la arbara pino (Pinus sylvestris) kaj la orienta fago (Fagus orientalis) kune kun juniperaj duonarbaroj etendiĝas ekde altitudo de 800 ĝis 1300 metroj.

La varmaj someroj kaj malseveraj vintroj de la teritorio faras ĝin populara feria regiono. Urboj en la ekoregiono inkluzivas Jalton, Alupkon, Aluŝton, Sebastopolon, kaj Novorossijskon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgio, Danio, Francio, Germanio, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgario, Grekio, Respubliko Makedonio, Rumanio, Serbio ( Kosovo ), Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danio, Germanio, Polio, Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalio, Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Rusio, Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrio, Belarusio, Ĉeĥio, Germanio, Litovio, Moldava Respubliko, Polio
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreio, Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainio, Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio, Montenegro, Serbio, Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgario, Kartvelio, Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francio, Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusio, Estonio, Norvegio, Latvio, Rusio, Suomio, Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Svisio
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako, Irano, Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]