Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arbaro de Abies nordmanniana subsp. equi-trojani, Uludag-Monto.

La anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas kvazaŭ la tutan mediteranean regionon. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de Turkujo.

La anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo "mediteranea regiono", kiel difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas 86 300 kvadratajn kilometrojn en la okcidenta montara zono de Anatolio. Ĝi situas inter la Egeaj Marbordaj Ebenaĵoj kaj la centra Anatolia Altebenaĵo. Same kiel aliaj anatoliaj ekoregionoj, la limoj de tiu ĉi ekoregiono estas montaroj; tie ĉi ili havas averaĝan altitudon de 1 500 m. La plej alta pinto estas Uludag-Monto kun 2 543 m. La situo de la aliaj montaroj limigas la ĝeneralan vastecon de la ekoregiono : Sundiken-Montaro (1 786 m) en la lanordoriento, Afjon-Motaro (1 992 m) en la oriento, Ajden-Montaro (1 831 m), Boz-Montaro (2 159 m), Simav-Montaro (1 800 m), Umurlar-Montaro (1 314 m), kaj Kazdalar-Montaro (1 774 m) en la okcidento.

La ekoregiono havas mediteranean klimaton sed ties karaktero ege ŝanĝas de la okcidento al la oriento, precipe kaŭze de la kontinenta klimato kiu dominas la centran anatolian basenon. En pli nordaj areoj, la vintroj estas pli malvarmaj kaj la precipitaĵo malplialtiĝas. La jarpluvo sumiĝas je 400-600 mm tra la ekoregiono.

La superreganta vegetaĵaro konsistas el pinaroj, miksaĵoj de pino kaj kverko, kaj makiso.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Antaŭe : Uludag-Monto; malantaŭe sube : la urbo de Bursa.
Uludag-Monto vidata ekde Bursa.

La nigra pino (Pinus nigra ssp. pallasiana), la malgrandazia pino (Pinus brutia) kaj miksaj kverkaj duonarbaroj kaj arbedaroj (Quercus spp.) dominas la vegetaĵaron. Kvankam la malgrandazia-pinaj arbaroj ne estas tiel komunaj kiel en la marborda parto de la egea regiono, ili troviĝas en la okcidentaj piedmontetoj de la montaro kaj en la landinternaj tektonaj depresioj. La disvastiĝo de la malgrandazia pino estas influata de la maro : laŭ pliiĝanta kontinenteco, la malgrandazia pino estas anstaŭata de la nigra pino. Quercus cerris, Q. ithaburensis ssp. macrolepis, kaj Q. cocifera estas la plej komunaj kverkospecioj en tiuj arbaroj.

Arbaroj de Pinus nigra ssp. pallasiana, unu el la plej superregantaj formacioj en la ekoregiono, troviĝas plej ofte en la montaro super 1 000 m kaj en la orienta parto de la ekoregiono, kie la klimato estas pli kontinenta. Kvankam ĝi konstituas iujn unuspeciajn arbarerojn super 1 000 m, aliloke ĝi emas formi miksarbareroj kun turka pino, kverkospecioj, juniperospecioj, kaj kaŭkaza abio. En la okcidentaj areoj ĉirkaŭ altitudo de 1 000 m, ekzemple, la nigra pino konstituas miksarbarerojn kun turka pino. En la orientaj areoj ĉirkaŭ 1 000 m, ĝi formas miksarbarerojn kun Quercus cerris, Q. pubescens, kaj Q. robur ssp. robur. Tiuj arbaroj ankaŭ enhavas multajn speciojn karakterizajn de stepovegetaĵaro, kiajn Pyrus eleagnifolia, Prunus spinosa, Crateagus spp., kaj multajn herbecajn speciojn en la subarbaraĵo. Je pli altaj montaraj deklivoj cirkaŭ la arbolinio, nigra pino konstituas dissematajn miksarbarojn kun juniperospecioj. La disvastiĝo kaj la flaŭra enhavo de la pinaroj de Pinus nigra ssp. pallasiana bezonas pli da studo por pli bona kompreno de la vegetaĵaro de la areo.

La kverkospecioj konstituas la alian gravan formacion de tiu ekoregiono. Ili troviĝas en miksarbareroj kun pinospecioj kaj povas esti superregantaj kaj en humidaj kaj en sekaj areoj. Ili vegetas en degraditaj ejoj. El la diversaj specioj de tiu genro, la muska kverko (Q. cerris) estas la plej disvastigata en la arbaroj. Speciale ĉe la sudo de Marmora Maro, tiu specio estas asociata kun multaj eŭropaj-siberiaj elementoj. Q. pubescens estas alia grava specio kaj ĝi estas larĝe disvastigata en la stepaj kaj degradataj ejoj. Aliaj notindaj specioj inkludas Q. ithaburensis ssp. macrolepis, Q. trojana, Q. robur ssp. robur kaj Q. frainetto.

Uludag-Monto, en la nordo, subtenas multajn eŭropajn-siberiajn elementojn. Ĝi havas humidan klimaton kaj gastigas multajn speciojn kiuj apartenas al la Nigra-Maro-regiono, kiajn la orientan fagon (Fagus orientalis), Abies nordmanniana subsp. equi-trojani, kaj la arbaran pinon (Pinus sylvestris). Ĝi ankaŭ gastigas multajn speciojn kiuj estas endemiaj en montaraj areoj kiajn Abies nordmanniana subsp. equi-trojani, kies disvastiĝo sur tiu monto reprezentas la plej sudan parton de ĝia arealo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La faŭno estas tre riĉa, kun specioj kiaj la bruna urso (Ursus arctos) kaj la griza lupo (Canis lupus).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La ĉefaj minacoj estas la senarbarigo, la arbarekspluatado kaj la turismo.

Estas kvar Naciaj Parkoj kaj kvar striktaj naturrezervejoj en la ekoregiono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Turkujo
PA1202 Anatoliaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj Turkujo
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Hispanujo
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Francujo
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Grekujo
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkujo
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Hispanujo, Portugalujo
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Grekujo, Italujo, Slovenujo
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Francujo, Italujo
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Alĝerio, Kanarioj (Hispanujo), Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio, Hispanujo
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Francujo, Hispanujo
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Albanujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Serbujo
PA1220 Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Israelo, Libano, Sirio, Turkujo
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Kroatujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]