Bursa
Bursa | ||
![]() | ||
---|---|---|
Regiono | Marmora regiono | |
Provinco | Provinco Bursa | |
Geografia situo | 40° 11′ N, 29° 4′ O (mapo)40.18333333333329.066666666667Koordinatoj: 40° 11′ N, 29° 4′ O (mapo) | |
Alto super la marnivelo | 100 m | |
Areo | (provinco) 11043 km2 | |
Loĝantaro | 1515912 (en 2006) ([[1]]) | |
Loĝdenso | (provinco) 193.43/km2 | |
Poŝtkodo | 16x xx | |
Telefona kodo | (+90) 324 | |
Aŭtokodo | 16 | |
Retpaĝaro | www.bursa.bel.tr | |
Retpaĝaro de estraro | www.bursa.gov.tr | |
Bursa, greke Προύσσα estas milionurbo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco Bursa en Turkio. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la lando, kaj famas pri skiejoj kaj maŭzoleoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Bursa situas en nord-okcidenta parto de la lando inter monto 2543 metrojn alta kaj ebenaĵo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Bursa, kiel urbo, menciiĝis unuafoje en la jaro 202 antaŭ nia erao. Baldaŭe la silka vojo trairis la urbon. En la 14-a jarcento ĝi estis ĉefurbo de la Osmana Imperio.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Bursa estas centro de la turka aŭtoproduktado. Pli frue estis grava la agrikulturo kaj baze de tio nun estas nutraĵindustrio. Ankaŭ la turismo gravas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia parko Uludağ
- varmaj fontoj kun banejoj
- iama urbomuro, proksime ruinoj de iamaj urboj
- muzeoj pri arkeologio, Atatürk kaj konstrutekniko (Otomana arkitekturo)
- moskeoj, la plej grava estas Ulu Camii (=Granda Moskeo) de 1400
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Darmstadt, Germanio
Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino
Multano, Pakistano
Oulu, Finnlando
Tiffin, Usono
Kairouan, Tunizio
Denizli, Turkio
Anŝan, Ĉinio
Bitola, Makedonio
Ceadîr-Lunga, Moldava Respubliko
Qyzylorda, Kazaĥio
Muaskar, Alĝerio
Kulmbach, Germanio
Pleven, Bulgario
Plovdiv, Bulgario
Tirano, Albanio
Košice, Slovakio
Vinica, Ukrainio
Sofio, Bulgario
Priŝtino, Kosovo
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bursa en 1890