Namibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la ekoregiono "Namiba Dezerto".
Satelita foto pri Namibo
Sablaj dunoj
Sabla duno en Sossusvlei, altas 200 m, unu el la plej grandaj sur la Tero

Namibo estas seka dezerto ĉe la okcidenta marbordo de Afriko. Ĝi troviĝas sur teritorioj de Namibio kaj Angolo kaj entenas la Nacian Parkon Namib-Naukluft. La dezerto etendas sin de nordo ĝis sudo (ĝis rivero Oranje) 2 000 km longe kaj larĝas ĝis 160 km. Namibo havas la tutan surfacon de 95.034 km².

La dezerto estiĝis antaŭ 80 milionoj da jaroj kaj tiel ĝi estas la plej aĝa dezerto de la mondo. La taga temperaturo varias de taga 50 °C ĝis nokta 0 °C, la precipitaĵo ofte forestas dum jaroj, tiel nur kelkaj endemiaj plantoj evoluis tie, plej konata el inter ili estas la velviĉio.

La marbordon ĉe la Namibo alportas la Benguela-marfluo de la Antarkto malvarman akvon, kiu kaŭzas nebulon en la fruaj matenhoroj dum 200 tagoj en la borda regiono. Tiu nebulo donas la precipan akvofonton por la bestoj kaj plantoj de la dezerto.

Velviĉio en Namibo

Plantoj de la dezerto estas la velviĉio (detale tie), Naras-arbusto en la pli malsekaj partoj. Bestoj de la dezerto estas la Namiba sabla geko, la namiba vipero, namiba dezerta skarabo, la oriks-antilopo

En la dezerto funkcias la esplora stacio Gobabeb.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Mary Seely 2004 : The Namib: Natural History of an Ancient Desert, 3-a eld., Desert Research Foundation of Namibia Windhoek, ISBN 99916-68-16-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Sudano.svg Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio, Flago-de-Somalio.svg Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Namibio.svg Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Namibio.svg Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj Flago-de-Jemeno.svg Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj Flago-de-Jemeno.svg Jemeno, Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]