Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la ekoregiono en Angolo.
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.

La angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sudafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Angolo. La ekoregiono situas apud la angola marbordo, faŭnoriĉa areo kun varieco de vivejoj de multaj endemiaj birdoj kaj aliaj bestoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ekoregiono konsistas el la strio de tero kiu situas laŭlonge de la angola marbordo kaj la kruta okcidenten-fruntanta eskarpo kiu leviĝas ekde la atlantika marbordo al la granda centra altebenaĵo de Angolo, al altitudo de proksimume 1000 m. La areo enhavas miksaĵon de tipoj de vivejoj : pluvarbaron, nubarbaron, herbejon, mangrovojn, kaj marĉojn. Tiu marbordo havas tropikan klimaton kun someraj pluvoj kaj altan humidecon tutjare.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tiu variigebla ekoregiono povas esti dividata en tri malsamajn areojn laŭ ilia tipo de vivejo. Norde de Kvanzo estas arbaro de altaj arboj ĉirkaŭitaj per altaj herboj, kun areoj de mangrovo kaj marĉo sur riverbordoj precipe en la riverestuaroj. Ĉe pli altaj altitudoj, la okcidentaj krestoarbareroj de nubarbaro gastigas riĉan gamon da endemiaj plantoj kaj bestoj. Finfine, sur la marborda strio kaj la malaltaj deklivoj de la eskarpo sude de Kvanzo ekzistas sekaj duonarbaroj kaj arbokovritaj herbejoj. (Vidu centrafrikaj mangrovoj por la priskribo de la marbordaj marĉoj).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Kisama.

La duonarbaroj estas estintaj hejmo al varieco de mamuloj ekde arbarelefanto (Loxodonta cyclotys), leono al gepardo, sed nekontrolita ĉasado eble tute forigis ilin. La postrestantaj mamuloj inkludas flavdorsan cefalofon (Cephalophus sylvicultor), nigrafruntan cefalofon (Cephalophus nigrifrons), bluan cefalofon (Cephalophus monticola), kaj pli etaj specioj kiel arba maniso (Phataginus tricuspis), Anomalurus beecrofti (ronĝuloj) kaj nudventra protoksero (Protoxerus stangeri). Dum la seka sezono la bestoj migras al pli humidaj areoj en la krestoj. Pli grandaj mamuloj, kiuj estas trovitaj precipe en la pli sekaj herbejoj prefere ol en la arbaroj sur la kresto, inkludas ĉevalan hipotragon (Hippotragus equinus), ruĝan bubalon (Syncerus caffer nanus), stepan elefanton (Loxodonta africana), sudan redunkon (Redunca arundinum), buntan tragelafon (Tragelaphus scriptus) kaj elandon (Taurotragus oryx).

Birdspecioj endemiaj en tiu marbordo inkludas grizastrian frankolinon (Francolinus griseostriatus), Tauraco erythrolophus (musofagedoj), Prionops gabela (prionopedoj), Platysteira albifrons (platistejredoj), angolan muŝkaptulon (Dioptrornis brunneus), gabelan ruĝgorgulon (Sheppardia gabela), angolan kavenanton (Xenocopsychus ansorgei), Macrosphenus pulitzeri (Macrosheridae), Euplectes aureus (ploceedoj), Laniarius brauni, (malakonotedoj), Laniarius amboimensis, kaj (trovita ĉi tie kaj en Kameruno) (Malaconotus monteiri) (malakonotedoj). Birdoj kun endemiaj subspecioj inkludas Alethe poliocephala hallae (turdedoj), Chlorocichla falkensteini falkensteini (piknonotedoj) kaj grizdorsan kamarapteron (Camaroptera brevicaudata harteri).

La marborda strio gastigas du endemiajn reptiliojn, Hemidactylus bayonii (gekuloj) kaj Monopeltis luandae (amfisbenuloj), kaj kvar endemiajn anurojn : Hyperolius punctulatus, Leptopelis jordani, Leptopelis marginatus, kaj Hylarana parkeriana.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu estas popolriĉa parto de Angolo kaj terkultivado, arbodehakado kaj senbrida ĉasado ĉio influas la arbarovivejojn kaj aparte la grandaj mamuloj estas nun maloftaj. Ĝis la 1970-aj jaroj la nubarbarareo sur la eskarpo estis uzata por plantado de kafo, kio signifis forigi la subarbaraĵon, sed kafokultivado ĉesis dum la angola interna milito kaj la arbustaĵo renovigis sin. La seka areo en la sudo de la regiono ne estis setlata kaj multe da herbejo postrestas. Kelkaj pli grandaj mamuloj estis protektataj en Nacia Parko Kisama, kiu estas ĉe la marbordo proksime de Kvanzo, sed ĝenerale tiu areo estis malbone influata per la interna milito kaj estis nebone studata aŭ protektata. Tiu areo enhavas la ĉefurbon Luando, grandurbon kiu kreskis al pli ol 3,5 milionoj da loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj Flago-de-Angolo.svg Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj Flago-de-Lesoto.svg Lesoto, Flago-de-Svazilando.svg Svazilando, Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj Flago-de-Etiopio.svg Etiopio
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT1013 Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Ruando.svg Ruando, Flago-de-Ugando.svg Ugando

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]