Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Situo de la montaraj herbejoj kaj arbustaroj en la mondo.

La drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj estas ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj kiuj etendiĝas tra Suda Afriko, en Sud-Afriko, Svazilando kaj Lesoto. Kune kun la drakensbergaj altmontaraj herbejoj kaj duonarbaroj, la ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200-regionoj sub la nomo de drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj duonarbaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Drakensbergaj montaroj.

La ekoregiono okupas surfacon de 202 200 kvadratajn kilometrojn laŭlonge de la areoj de meza altitudo de la montaro Drakensbergoj, en Svazilando kaj la oriento de Sud-afriko, kaj la malaltaj zonoj de la lesota altebenaĵo. La altitudo de la ekoregiono varias inter 1 800 kaj 2 500 metroj super marnivelo. Je pli granda altitudo troviĝas la alt-montaraj herbejoj de Drakensbergoj. Sub 1 800 metroj, tiuj ĉi limtuŝas la arban savanon de Suda Afriko norde, la arban savanon de mopane-arbo de la Zambezi nordoriente, la marbordan arbaran mozaikon de Maputalando oriente, la maputalandaj-pondolandajn arbustarojn kaj veprejojn, la marbordan arbaran mozaikon de KwaZulu kaj Kablando sudoriente, la knajsnajn-amatolajn montarbarojn sude, la albenajn veprejojn sudoriente, la Karuon nama okcidente kaj la herbejojn de Alta Veld nordokcidente.

La klimato estas malvarma kaj humida, kvankam en la altebenaĵo de Lesoto povas okazi trosekecoj. La jaraj precipitaĵoj varias inter 450 mm en la sudoriento kaj 1 900 en la zonoj plej altaj. La frostoj estas multnombraj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kanjono de la rivero Blyde.

La superreganta vegetaĵaro estas la montoherbejo, sed la ekoregiono ankaŭ gastigas kelkajn el la maloftaj mezvarmaj koniferarbaroj de Afriko. Oni scias ke la afrik-montara arbaro antaŭe estis larĝe disvastigita tra la ekoregiono. Tio kio postrestas estas nur etaj arbareroj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La birda faŭno estas riĉa. Estas la sola vivejo en Suda Afriko kie ankoraŭ postvivas la ŝafgrifo (Gypaetus barbatus). Aliaj birdospecioj eĉ portas la nomon de la regiono kiel la drakensberga roksaltulo, (Chaetops aurantius), la drakensberga prinio, (Prinia hypoxantha) kaj la drakensberga siskino (Serinus symonsi).


La pli malaltaj deklivoj de Drakenbergoj estas riĉaj je faŭno, eble plej gravaj estas la malofta suda larĝbuŝa rinocero (Cerototerthum sinum), kiu estis bredada ĉi tie dum alfrontado de formorto kaj la nigra gnuo (Connochaetes gnou), kiu nun nur prosperas en naturprotektejoj kaj ĉasadorezervoj. La areo estas hejmo al grandaj herdoj de antilopoj kiel ekzemple elando (Taurotragus oryx), suda redunko (Redunca arundinum), falverufeta redunko (Redunca fulvorufula), kapreola peleo (Pelea capreolus) , kaj eĉ iu kutima oribio (Ourebia ourebi).

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

En la drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj troviĝas multaj endemiaj plantospecioj.

El la bestoj ne estas tiom da endemiismoj, escepte de la ĥameleonoj kaj aliaj reptilioj : oni nombras 24 endemiajn speciojn, multaj de ili malkovritaj je la fino de la 20-a jarcento. Ekzistas unu endemia rano, Breviceps sylvestris, kaj kvar pli kiuj estas trovitaj ĉefe en tiu montaro : Leptopelis xenodactilus, Breviceps maculatus, Breviceps verrucosus kaj Cacosternum poyntoni. Estas du endemiaj mamuloj: la sorikoj Myosorex tenuis kaj Ambloysomus gunningi.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas endanĝerigata. Granda parto de la regiono degradiĝis pro agrikulturo, senarbarigo, arbohakado, tropaŝtado kaj incendioj.

Malpli ol 1% de la ekoregiono ricevas protekton. Ekzistas pluraj naciaj parkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj Lesoto, Svazilando, Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj Etiopujo
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj Sud-Afriko
AT1013 Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj Kongo Kinŝasa, Ruando, Ugando

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]