Oranĝabrusta roksaltulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Drakensberga roksaltulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oranĝabrusta roksaltulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Chaetops
Chaetops aurantius
(Layard, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de Oranĝabrusta roksaltulo kiel plenkreska masklo

La Oranĝabrusta roksaltuloDrakensberga roksaltulo,Chaetops aurantius estas afriktropisa mezgranda insektomanĝanta paserina birdo endemia de la makisa montaro de Drakensbergoj en sudorienta Sudafriko kiu konstituas inter aliaj la ekoregionon "Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj". Ĝi ankaŭ estas endemia en la finboso.

Tiu estas grundonestumanta specio kiu manĝas ĉe rokaj deklivoj kaj ŝtonejoj. Ili ofte ripozas sur rokoj. La tre rilata Ruĝeca roksaltulo, Chaetops frenatus estas foje konsiderata samspecifa. Tiu laste menciita specio uzas unu aŭ 2 helpantajn individuojn, kutime idoj de la plenkreska paro el la pasinta reprodukta sezono por helpi tiun en teritoria defendo kaj alarmo kaj en manĝigado de idoj. Pro la granda simileco inter tiuj du specioj, tre verŝajne ankaŭ la Oranĝabrusta roksaltulo uzas similan strategion.

Tiu roksaltulo estas 23-25 cm longa kun longa nigra vosto kaj fortajn krurojn. La masklo havas malhelgrizan kapon kun blanka mallarĝa superokula strio kaj larĝa kaj longa blanka mustaĉa strio. Dorso kaj flugiloj estas malhelgrizaj. La subaj partoj estas oranĝaj (kio nomigas la specion) kaj la pugo estas ruĝeca.

Ino kaj junulo havas pli palgrizajn kapojn, suprajn partojn kaj flugilojn, pli senkoloran kapobildon, oranĝecajn pugojn kaj sablokolorajn subajn partojn. La alvoko estas laŭta uiuuu.

La tre rilata Ruĝeca roksaltulo ne koincidas en teritorio kun la Oranĝabrusta roksaltulo. La masklo de tiu specio havas ruĝecajn subajn partojn, kaj inoj kaj junuloj estas pli malhele sube ol la Ruĝeca roksaltulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
  • Richard T. Holmes , Bernhard D. Frauenknecht, Morné A. Du Plessis Breeding system of the Cape Rockjumper, a South African fynbos endemic, The Condor Volume 104, Februaro 2002