Nord-konga arbara-savana mozaiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La nord-konga arbara-savana mozaiko estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Centra Afriko. Ĝi ampleksas zonon de interplektataj arbaroj, savanoj, kaj herbejoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras areon de 708 100 da kvadrataj kilometroj kaj ĝi etendas sin ekde Kameruno ĝis Ugando, irante tra Centrafrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo kaj Sud-Sudano. Ĝi estas parte de la zono de arbara-savana mozaiko kiu apartigas la arbarojn de ekvatora Afriko de la tropikaj savanoj, kaj ĝi enhavas la arbajn savanojn la plej nordaj de Afriko. Ĝi etendas sin ekde Kameruna Vulkanlinio okcidente, tra la centro de Kameruno kaj la sudo de Centrafrika Respubliko, ĝis la sudokcidento de Sud-Sudano kaj la nordoriento de Kongo Kinŝasa. Ĝi ankaŭ inkludas mallarĝan zonon de la nordokcidento de Ugando. Ubango kaj Uele-Rivero konstituas la sudan limon de la ekoregiono, dum Gazelo-Rivero (Bahr el Ghazal) estas la orienta limo.

La ekoregiono limtuŝas norde kaj oriente la orient-sudanan savanon, nordoriente la saharajn inunditajn herbejojn, okcidente la gvinean arbaran-savanan mozaikon, la kamerunajn montarbarojn kaj la marbordan arbaron de Kros-Sanago-Bioko, sudoriente la Albert-riftajn montarbarojn, kaj sude la nordokcident-kongajn malaltaĵajn arbarojn kaj la nordorient-kongajn malaltaĵajn arbarojn.

Aerfoto de Nacia Parko Garamba.

La klimato estas tropiksavana. Ĝenerale estas seka sezono kaj pluva sezono. La averaĝa jara precipitaĵo, variante inter 1 200 kaj 1 600 mm, estas ju pli alta des pli sude oni troviĝas. La plej granda parto de la ekoregiono estas altebenaĵo kun altitudo de ĉirkaŭ 500 da metroj, kiu levas sin ĝis 700 okcidente.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La flaŭro estas varia; la ekoregiono enhavas galerian arbaron, arbajn savanojn kaj herbecajn savanojn, kun specioj tipaj por la sudanaj savanoj pli norde kaj por la kongaj arbaroj pli sude.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La karakterizaj mamuloj de la ekoregiono estas la giganta taŭrotrago (Taurotragus derbianus), la tragelafo (Tragelaphus eurycerus), la akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus), la kobo (Kobus kob), Erythrocebus patas (cerkopitekedoj), la ĉevala hipotrago (Hippotragus equinus), la afrika bubalo (Syncerus caffer), la amfibia hipopotamo (Hippopotamus amphibius), la ĝirafo (Giraffa camelopardalis), la leono (Panthera leo) kaj la leopardo (Panthera pardus).

La nila krokodilo (Crocodylus niloticus) ĉeestas en la riveroj en la nordo de la ekoregiono.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

La galeriaj arbaroj de Nacia Parko Garamba gastigas la lastajn specimenojn de la norda larĝlipa ceratoterio (Ceratotherium simum cottoni); kaj la lasta populacio de la okcidenta pintlipa dicero (Diceros bicornis longipes) postvivas en la ekstrema okcidento de la ekoregiono.

Estas pluraj endemiaj specioj de reptilioj kaj amfibioj. El tiuj la blinda serpento Rhinotyphlops sudanensis, la lacerto Ichnotropis chapini kaj la kolubredo Helophis smaragdina; el tiu ĉi, la ranoj Amnirana longipes, Ptychadena ingeri, Phrynobatrachus albomarginatus, Phrynobatrachus scapularis kaj Hymenochirus boulengeri.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La nestabileco politika, same kiel la alkresko de la loĝantaro, estas la precipaj minacoj En la nordoriente de Demokratia Respubliko Kongo troviĝas Nacia Parko Garamba; ĝi estas signita Monda Heredaĵo de Unesko fare de Unesko en 1980. En Kameruno situas Nacia Parko Mbam-Djerem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj Flago-de-Angolo.svg Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj Flago-de-Burundo.svg Burundo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Malavio.svg Malavio, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Zambio.svg Zambio
AT0705 Orient-sudana savano Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Sudano.svg Sudano, Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko Flago-de-Benino.svg Benino, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Gambio.svg Gambio, Flago-de-Ganao.svg Ganao, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Gvineo-Bisaŭa.svg Gvineo Bisaŭa, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Senegalo.svg Senegalo, Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono, Flago-de-Togolando.svg Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Zambio.svg Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj Flago-de-Burkino.svg Burkino, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Ĉado.svg Ĉado, Flago-de-Eritreo.svg Eritreo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Malio.svg Malio, Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Senegalo.svg Senegalo, Flago-de-Sudano.svg Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko Flago-de-Burundo.svg Burundo, Flago-de-Etiopio.svg Etiopio, Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Ruando.svg Ruando, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano Flago-de-Benino.svg Benino, Flago-de-Burkino.svg Burkino, Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Gambio.svg Gambio, Flago-de-Ganao.svg Ganao, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Malio.svg Malio, Flago-de-Niĝero.svg Niĝero, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio, Flago-de-Senegalo.svg Senegalo, Flago-de-Togolando.svg Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-Kongo-Brazavila.svg Respubliko Kongo, Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]