Maskarenaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La maskarenaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj". Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Maskarenoj. La ekoregiono kongruas kun du gravaj birdaj areoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kanjono Bras de la Plaine vidite ekde la vilaĝo de Bras de Pontho, Reunio.

Estas pluvarbara ekoregiono kiu kovras areon de ĉirkaŭ 5 000 kvadrataj kilometroj. Tiuj vulkaninsuloj en Hinda Oceano neniam estis ligitaj al iu ajn kontinento. Tial la indiĝenaj flaŭro kaj faŭno alvenis mare, ĉefe el Afriko kaj Madagaskaro, kvankam kelkaj specioj originas el Azio.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Antaŭe, la insuloj estis arbare kovrataj, kaj gastigis grandan variecon de arbarotipoj. Apud la marbordo estis malsekejoj kaj marĉarbaroj; landinterne, oni transiris al pluvarbaroj je la lofa flanko, kaj al sekaj arbaroj de la malaltaĵo je la lea flanko, al savanoj de arekacoj, al deciduaj montarbaroj, kaj al montaraj erikejoj en la pintoj de Reunio.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas indiĝenas mamuloj, escepte de iuj specioj de kiropteroj, kiel Pteropus rodricensis kaj la formortinta Pteropus subniger. Multaj birdoj evoluis en la insuloj en neflugantajn formojn. Dek kvar birdospecioj estas formortintaj; inter ili la plej konata estas la dido (Raphus cucullatus) de Maŭricio. Aliaj formortintaj birdoj estas la rodrigesa ermitkolombo de Rodrigeso (Pezophaps solitaria), la reunia ermitkolombo de Reunio (Threskiornis solitarius), Psittacula exsul, la maŭricia blukolombo (Alectroenas nitidissima), Mascarinus mascarinus (papagedoj) kaj Necropsar rodericanus (sturnedoj).

Ankaŭ estas formortintaj diversaj specioj de gigantaj testudoj el la genro Geochelone.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Beluv-Arbaro, nubarbaro, Reunio.

La kiroptero Pteropus niger estas minacata de formorto. En la insuloj postvivas 16 da endemiaj specioj.


La ekoregiono ankaŭ gastigas 13 da endemiaj specioj, de kiuj diversaj specioj de dumtagaj gekoj de la genro Phelsuma.

  • Boao de Ronda Insulo (Maŭricio) (Casarea dussumieri)
  • Boao de Maŭricio (Bolyeria multocarinata)
  • Chalcides de Ronda Insulo (Leiolopisma telfairii)
  • Dumtaga geko de Ronda Insulo (Phelsuma guentheri)

La senvertebruloj de la ekoregiono ne estas bone pristudataj, sed estas sciata ke ekzistas multaj endemiismoj :

  • Geonenertes rodericana (Nemertina,histuloj) de la humidaj arbaroj de Rodigeso
  • la papilio Pailio manlius de Maŭricio.

Estas ankaŭ multaj endemiaj helikoj, sed 30% el ili estas formortintaj kaj alia 30% estas endanĝerigitaj kaŭze de enmeto de la karnovorula heliko Euglandina rosea.

La ekoregiono gastigas 38 da plantogenroj kaj 695 da plantospecioj kiuj estas endemiaj; el ili, la familio Psiloxylaceae, kun nur unu specio, Psiloxylon mauritianum. Grandflora sideroksilo (Sideroxylon grandiflorum), ankaŭ nomata arbo de la dido kaŭze de la erara opinio ke estis necesa ke la semoj pasu tra la digesta sistemo de la dido por sia ĝermado, estas endemia en Maŭricio, kaj estas endanĝerigita.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. Granda parto de la indiĝenaj flaŭro kaj faŭno estas endanĝerigata aŭ estas formortinta. Ekde la unuaj homaj setlejoj en la 17-a jarcento la senarbarigo por la agrikulturo kaj la bredado eliminis grandan parton de la origina vegetaĵaro. Oni enmetis multajn fremdajn speciojn, kiel porkon, ratojn, katojn, simiojn kaj mungotedojn.

Ronda Insulo, situanta norde de Maŭricio, estas naturrezervejo sekve de la endemiaj reptiliospecioj kiujn tie vivas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio, Ruando, Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj Angolo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kameruno, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa
AT0103 Kamerunaj montarbaroj Kameruno, Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj Kongo Kinŝasa
AT0105 Komoraj arbaroj Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko Ekvatora Gvineo, Kameruno, Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj Kenjo, Sud-Sudano, Tanzanio, Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj Kongo Kinŝasa
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj Benino, Ebur-Bordo, Ganao, Togo
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj Ebur-Bordo, Gvineo, Liberio, Siera-Leono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj Francujo, Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj Ekvatora Gvineo, Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj Centrafrika Respubliko, Kongo Kinŝasa
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Kenjo, Somalujo, Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj Centrafrika Respubliko, Gabono, Kameruno, Kongo Brazavila
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Malavio, Mozambiko, Tanzanio, Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj Ebur-Bordo, Liberio, Gvineo, Siera-Leono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

20°43′S 56°37′E  /  20.717°S, 56.617°O / -20.717; 56.617 (Maskarenaj arbaroj)