Rozkolora turto
en insulo Aigrettes, Maŭricio
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Nesoenas mayeri | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rozkolora turto (Nesoenas mayeri) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn. Tiu ĉi estas endemia en Maŭricio kaj nuntempe estas tre rara. Ĝi estis konservita danke al klopodoj de Gerald Durrell kaj ties Fondaĵo Durrell Wildlife Conservation Trust en la 1960-aj jaroj. La libro Golden Bats and Pink Pigeons (Oraj vespertoj kaj rozaj kolomboj) de Gerald Durrell aludas al tiuj konservoklopodoj. La IUCN lastatempe ŝanĝis la specion el krize endanĝerita al simple endanĝerita. Maŭricio eldonis serion da poŝtmarkoj pri tiu endemia Rozturto.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas ĉirkaŭ 32 cm longa el beko ĝis vosto kaj 350 g peza. La Rozkolora turto havas helrozkolorajn plumarojn en sia kapo, ŝultroj kaj subaj partoj krom rozkoloregajn krurojn kaj bekon (kun flaveca pinto). Ili havas malhelbrunajn flugilojn kaj larĝan, ruĝbrunan voston. Ili havas malhelbrunajn okulojn ĉirkaŭitajn de ringokulan ruĝan haŭton.
Filogenio
[redakti | redakti fonton]Dekomence klasita kiel vera kolombo, ĝi estis poste reklasita en unutipa genro de Tommaso Salvadori. Ĵusaj analizoj per DNA sugestas ties proksiman parencecon ĉe la filogenia arbo kun la ankaŭ geografie proksima Madagaskara turto (Streptopelia picturata), kaj pro tio ĝi estis reklasita en genro Streptopelia, kiu ĉefe enhavas turtojn. Tamen la du specioj formas distingan grupon kiun ne eblas facile klasigi ene de ĉu Streptopelia aŭ Columba, kaj krome lokigi la du speciojn en Nesoenas povus respeguli la fakton, ke ili ŝajnas aparteni al diferenca evolua genlinio (Johnson et al., 2001).
Teritorio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio troviĝas nur en la insuloj Maskarenoj kaj insulo Aigrettes de Maŭricio, dum la Reunia turto formortiĝis en la najbara pli granda insulo Reunio. En Maŭricio, ĝi troviĝas en makuloj de arbaro sudokcidente.
Medio
[redakti | redakti fonton]Tiu afrotropisa specio preferas altaterajn konstantajn arbarojn. Detruado de tiuj arbaroj estis la plej danĝera kialo de ties malpliigo.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Manĝo
[redakti | redakti fonton]La Rozkolora turto manĝas indiĝenajn vegetalojn (burĝonoj, floroj, folioj, fruktoj kaj semoj). Neindiĝenaj specioj kiel Gvajabo minacas tiun turton ĉar malhelpas la kreskadon de indiĝenaj arboj. Oni helpas artefarite la manĝon de tiu ĉi specio.
Socia kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Rozkolora turto manĝas kaj ripozas en etaj aroj.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono komencas en aŭgusto-septembro. La masklo ceremonias antaŭ la ino per piedirado kaj kapinklinado. Pariĝado estas monogama; la paro konstruas feblan neston kaj defendas etan areon ĉirkaŭ ĝi (eĉ kvankam tiu ĉi specio ne havas dekomence naturajn predantojn). La ino demetas plej ofte 2 blankajn ovojn kaj la kovado daŭras 2 semajnojn. La masklo kovas dumtage kaj la ino dumnokte kaj frumatene.
Maskloj pluestas reproduktantaj ĝis 17 - 18 jaroj, inoj ĝis 10 - 11 jaroj.
Idoj
[redakti | redakti fonton]- 7 tagoj: Fermitaj okuloj, nutrado per kropolakto.
- 10 tagoj: Paŝo al solida manĝo.
- 4 semajnoj: Portempa elnestiĝo, sed plua manĝigado fare de gepatroj.
- 6/7 semajnoj: Definitiva elnestiĝo.
Demografio kaj vivodaŭro
[redakti | redakti fonton]Pro medidetruado kaj neindiĝenaj predantoj, la loĝantaro malpliiĝis ĝis nur ĉirkaŭ 10 naturaj ekzempleroj ĉirkaŭ 1990 kaj poste repliiĝis ĝis preskaŭ 400 inter 200 kaj 2005. En tiu ĉijarcenta loĝantaro estas pli da maskloj ol inoj pro la mezaveraĝa vivo de tiuj (ĉirkaŭ 5 jaroj plie). Ĝis 17-18 jaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- The Mauritius Pink Pigeon Report. Durrell Wildife Conservation Trust, 2001.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



