Apusedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Apusedoj
Chaetura pelagica
Chaetura pelagica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Hartert, 1897
Genroj

Multaj; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Dumfluga komuna apuso

Komunuzaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu birdo ricevas en Esperanto tri nomojn: cipselo (en PIV, uzita ankaŭ de pluraj verkistoj kiel Karolo Piĉ, Poul Thorsen kaj Jorge Camacho), apuso (en PIV) kaj krome apodo (en NPIV). Tamen laŭ la tribo, subfamilio aŭ genroj eblas distingi inter cipseloj (Cypseloidini), apusetoj aŭ salanganoj (Collocaliini), kolokalioj Collocalia, erodramoj Aerodramus, hidrokroj Hydrochrous, pinglovostuloj kaj tipaj apusoj aŭ apodoj Apus. Tiu lasta nomo apuso povas esti uzata por la tuta familio, ĉar de ĝi devenas la nomo de tiu: apusedoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La apusoj estas birdoj surface similaj al hirundoj, sed ili vere ne estas rilataj al tiuj specioj de paserinaj birdoj entute; apusoj estas en separata ordo Apodoformaj, kiun ili iam kunhavis kun kolibroj. La arbapusoj estas tre rilataj al la veraj apusoj, sed formas separatan familion, nome la Hemiproknedoj.

La similaĵoj inter la apusoj kaj la hirundoj estas kaŭzitaj de konverĝa evoluo respegulante similan vivmanieron baze sur kapto de insektoj dumfluge.

La familia scienca nomo devenas el la greka απους, apous, signife "sen piedo", ĉar apusoj vere havas tre mallongajn krurojn kaj neniam surteriĝas volonte surgrunde, ripozante anstataŭe sur vertikalaj surfacoj. La tradicio priskribi apusojn senpiedajn kontinuis en la Mezepoko, kiel videblas en la heraldika merleto.

Apusoj estas la plej aeraj inter birdoj kaj kelkaj, kiel la Komuna apuso, eĉ dormas kaj pariĝas dumfluge. Pli grandaj specioj, kiel la Blankgorĝa pinglovostulo, estas inter la plej rapidaj flugantoj en la tuta animala regno. Unu grupo, la apusetoj aŭ kavapusetoj disvolvigis formon de sistemo de eĥolokigon por flugnavigi tra malhelaj kavoj kie ili loĝas, simile al la guaĉaroj. Unu specio, Aerodramus papuensis, estis ĵus malkovrita kiel uzanto de tiu sistemo de flugnavigado dumnokte ankaŭ for de la kavoj.

La apusoj havas tutmondan distribuadon en tropikaj kaj mezvarmaj areoj, sed kiel hirundoj kaj murhirundoj, la apusoj de mezvarmaj regionoj estas tre migrantaj kaj vintras en la tropikoj.

Multaj apusoj havas karakteran formon, kun mallonga forkovosto kaj tre longaj reenkurbaj flugiloj kiuj similaspektas al duonluno aŭ bumerango. La flugo de kelkaj specioj estas karakteraj pro distinga vipa agado tre diferenca de la hirundoj. Apusoj grandas el la Nana apuseto (Collocalia troglodytes), kiu pezas 5.4 g kaj estas 9 cm longa, al la Purpura pinglovostulo (Hirundapus celebensis), kiu pezas 184 g kaj estas 25 cm longa.

La nesto de multaj specioj estas algluita al vertikala surfaco per salivo, kaj la genro Aerodramus uzas nur tiun substancon, kiu estas la bazo por la apusnesta supo, tradicia plado en orientazia kuirarto, kiu famiĝis en okcidento precize pro la eksterordinareco kaj de la materio kaj de la nomo, kvankam en multaj landoj tio nomiĝas, pro nekono, hirundonesta supo kaj okcidentanoj miskomprenas, ke temas pri koto, ĉar tiu estas la ĉefmaterio de hirundaj nestoj.

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Apusoj kaj arbapusoj estis delonge konsiderataj parencoj de kolibroj, konsidero konfirmita de la malkovro de la Jungornitedoj, kiuj estas ŝajne parencoj de apusoj kaj de kolibroj, kaj de prakolibro nome Eurotrochilus. Tradicia taksonomio lokigas la familion de kolibroj nome (Trokiledoj) en la sama ordo kiel la apusoj; la taksonomio de Sibley-Ahlquist lokigas ilin en nova ordo, nome Trokiloformaj, kiu formus superordon kun apusoj kaj arbapusoj (kaj ne pliaj birdoj).

La taksonomio de apusoj estas ĝenerale komplika, kun limaj genroj kaj specioj tre disputataj, ĉefe inter la apusetoj. Analizoj de konduto kaj voĉo estas nefidaj pro komuna paralela evoluo, dum analizoj de diferencaj morfologiaj trajtoj kaj de variaj DNA alportis konfuzajn kaj parte kontraŭdirajn rezultojn (Thomassen et al., 2005).

La Apodoformaj diversiĝis dum la Eoceno, fine de kiu la nunaj familioj jam estis; oni konas fosiliajn genrojn el la tuta mezvarma Eŭropo, inter la teritorioj de la nunaj Danio kaj Francio, kiel ĉe la praa Scaniacypselus (frua-meza Eoceno) kaj la pli moderna Procypseloides (malfrua Eoceno/frua Oligoceno - frua Mioceno). Ankaŭ pragenro foje atribuita al la apusoj, Primapus (frua Eoceno de Anglio), povus esti pli malproksima praulo.

Specioj de la Apusedoj[redakti | redakti fonton]

Tribo Cypseloidini (cipseloj)[redakti | redakti fonton]

Tribo Collocaliini (apusetoj)[redakti | redakti fonton]

Tribo Chaeturini (pinglovostuloj)[redakti | redakti fonton]

Tribo Apodini (tipaj apusoj)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Apus apus cm01.jpg