Grizpuga pinglovostulo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Chaetura cinereiventris (Sclater, 1862) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Grizpuga pinglovostulo, Chaetura cinereiventris, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp.
Tiu ĉi specio reproduktiĝas en montetaj arbaroj el Nikaragvo suden al Peruo, Brazilo kaj norda Argentino, kaj krome Grenado, Trinidado kaj Tobago. La nesto estas duontelero de bastonetoj algluitaj al interno de arbotruo, kameno aŭ similforma lokigo per salivo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La Grizpuga pinglovostulo estas 11.5 cm longa kaj peza 15 g. La supraj partoj estas nigrecaj kun griza triangula strio tra la pugo, kio nomigas la specion, kaj la subaj partoj estas ardezgrizaj . Ĝi havas longan griznigran voston.
La Grizpuga pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn kiel plej parto de la birdoj de sia familio. Ĝi estas ofte malalte super ŝoseoj aŭ maldensejoj matene aŭ vespere, suprenirante alte super la arbaro, ofte kun aliaj apusoj, meztage.
La Grizpuga pinglovostulo havas kriecan alvokon.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Grizpuga pinglovostulo havas jenajn sep subspeciojn:[1]
- C. c. phaeopygos Hellmayr, 1906
- C. c. lawrencei Ridgway, 1893
- C. c. schistacea Todd, 1937
- C. c. guianensis Hartert, E.J.O., 1892
- C. c. occidentalis Berlepsch & Taczanowski, 1884
- C. c. sclateri Pelzeln, 1868
- C. c. cinereiventris Sclater, P.L., 1862
La Stripuga pinglovostulo (C. spinicaudus), Palpuga pinglovostulo (C. egregia), Grizpuga pinglovostulo (C. cinereiventris), kaj la Martinika pinglovostulo iam estis lokitaj en la genro Acanthylis. Kelkaj fakuloj sugestis, ke la Grizpuga kaj la Palpuga estas samspeciaj. Aliaj sugestis, ke ĉiuj el la subspecioj de la Grizpuga escepte la nomiga C. c. cinereiventris apartenas al alia specio laŭ la dunomo C. sclateri.[2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gill, F.; Donsker, D.; Rasmussen, P., eld. (Aŭgusto 2022). "Owlet-nightjars, treeswifts, swifts". IOC World Bird List. v 12.2. Alirita la 9an de Aŭgusto, 2022.
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Chantler, P. kaj P. F. D. Boesman (2020). Gray-rumped Swift (Chaetura cinereiventris), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 5an de Oktobro, 2022
- BirdLife International (2004). Chaetura cinereiventris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a de Majo 2006. Ne minacata
- Swifts de Chantler kaj Driessens, ISBN 1-873403-83-6
- Birds of Venezuela de Hilty, ISBN 0-7136-6418-5
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
| ||||||||||||||||||



