Karolo Piĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tombo de Karolo Piĉ sur la Litomiŝla tombejo

Karel PÍČ (naskiĝis la 6-an de decembro 1920 en Litomyšl, mortis la 15-an de aŭgusto 1995), kromnome Karolo PIĈ, estis ĉeĥa esperantisto, oficisto, estis membro de Akademio de Esperanto, rekonata poeto, verkisto kaj tradukisto. Esperantistiĝis en 1926. Li verkis multajn originalajn poemojn. Lia lingvaĵo estas eksperimentece nekutima, eĉ propra (nefundamenta) varianto de Esperanto, ia Piĉido.

Post sia morto, Karolo Piĉ estis entombigita en la litomiŝla tombejo (49°52.117′N 16°19.011′E  /  49.868617°N, 16.31685°O / 49.868617; 16.31685 (Karolo Piĉ)), kiun li antaŭe mem famigis inter esperantistoj per sia romano "La Litomiŝla Tombejo". Lia tombo tie portas la numeron 137/IV.

Du jarojn post lia morto, t.e. en 1997, estis eldonita lia romano Ordeno de verkistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Litomiŝla Tombejo (romano)
  • La Bermuda triangulo (rakontaro)
  • La mortsonorilo de Chamblay
  • Klaĉejo (romano)
  • Angoro (poemaro)
  • Obsedo
  • Ordeno de verkistoj (romano)
  • La interna vivo de Esperanto (eseoj)
  • Naturalismo kaj skemismo
  • Urbi et orbi
  • Perspektivoj de la Ilustralo
  • Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto

Laŭ informoj el la 1950-aj jaroj, la poeto posedis manuskriptajn poemarojn

  • Ekkrioj de Georgino
  • Fabeloj el Transe
  • La Davida Harpo
  • Aboco
  • Demandoj kaj problemoj
  • La granda Superstiĉo
  • Ĝardeno de Alaho
  • Mistero de Tri Unuoj

Informo pri la manuskriptoj de K. Piĉ estas trovebla en[redakti | redakti fonton]

  • Vlastimil Novobilský: Skizo pri la Esperanta literaturo, p. 57, eldonis Esperanto-junularo ĉe Domo de Kulturo en Opava (1956)
  • S. Kamarýt: Historio de La Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 111, ĈEA 1982
  • Alfonso Pechan: Gvidlibro por supera ekzameno, p. 155, Budapest 1966

Aliaj aŭtoroj pri li[redakti | redakti fonton]

  • Pri La Litomiŝla tombejo vidu Sten Johansson, Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová [2005] en Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo. UEA. Rotterdam. 2012. 143 paĝoj. Paĝoj 95-112.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]