Saltu al enhavo

Pala apuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pala apuso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Apus
Specio: Pala apuso A. pallidus
Apus pallidus
(Shelley, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pala apusoPala apodo (Apus pallidus) estas eta birdo, laŭ aspekto simila al hirundomurhirundo. Ĝi estas, tamen, tute nerilata al tiuj paseroformaj specioj, ĉar la apusoj estas en la ordo Apodoformaj. La simileco inter tiuj grupoj estas konsekvenco de konverĝa evoluo respegulante similajn vivmanierojn.

La scienca nomo de la genro devenas el la greka απους, apous, signife "sen piedoj". Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn kiuj ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj. Ili neniam surterigas vole surgrunden, ĉar tial ili ne kapablas ekflugi. Foje ili falas akcidente, ekzemple kiam estas junuloj aŭ pro iu kialo; tiam ili riskas je morto. Ili pasigas plej parton de siaj vivoj enaere, kie ili manĝas kaj trinkas.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Ovoj de Apus pallidus

La Pala apuso reproduktiĝas en klifoj kaj tegmentorandoj ĉirkaŭ la marbordoj de la Mediteraneo, en sudokcidenta Hispanio kaj en la Kanarioj kaj Madejro.

La ino demetas du ovojn.

Kiel la hirundoj, ili estas migrantaj, kiuj vintras en suda Afriko aŭ sudorienta Azio.

Ili estas raraj norde de ties reproduktaj areoj, kvankam ili estas trovidataj pro identigaj problemoj, ekzemple kun la Ordinara apuso. Pro ties pli suda teritorio, la Pala apuso alvenas pli frue kaj foriras pli malfrue ol la tre parenca Ordinara apuso, kaj pro tio ĉefe fruaj aŭ malfruaj apusoj norde de la normala teritorio devus esti zorgege observita.

Apus pallidus dum migroflugo tra Kuvajto.

Tiu palearktisa specio estas 16–17 cm longa kaj tre simila al la Ordinara apuso, kaj la apartigo eblas nur per zorgema rigardo. Kiel ties parenco, ĝi havas mallongan forkforman voston kaj tre longajn falĉilformajn flugiloj kiuj similaspektas al duonluno aŭ bumerango. Ĝi estas entute malhela escepte pro granda blanka gorĝa makulo, kiu estas videbla de malproksime. Ĝi estas pli diketa (ekzemple ĉe la kapo) kaj grizbruna ol la pli nigra Ordinara apuso, la gorĝa makulo estas multe pli granda kaj videbla. La akseloj estas multe pli palaj, kaj la flugilplumoj, la subaj partoj (flankoj) kaj la pugo estas malpli kontrastaj ol tiuj de aliaj specioj. Ĝi havas ankaŭ ventron pli skvamecan kaj iome diferencan flugmanieron, eble iom pli malrapidan. La voĉo estas laŭta krio simila al tiu de sia parenco, kvankam eble pli dusilaba.

En Eŭropo oni ĉirkaŭkalkulas la populacion inter 80 000 kaj 320 000 individuoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]