Hirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hirundoj
Domhirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Vigors, 1825
Genroj

Multaj; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La hirundoj estas sveltkorpaj, facilflugaj birdoj. Ili havas forkan voston, longajn kaj pintajn flugilojn, mallongajn bekojn. Ili kaptas la insektojn dum flugo. La maskla kaj femala birdoj estas similaj, ili nestumas en kotnesto (krom bordhirundo) konstruita sur roko aŭ dommuro.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la plej konataj specioj de hirundoj estas la jenaj:

Fakte la vorto “hirundo” taŭgas por tri diversaj stupoj:

  • kiel sinonimo de la termino kamphirundo aŭ domhirundo, Hirundo rustica, tre konata specio,
  • por la specioj membroj de la genro “Hirundo”, kiuj sube aperas,
  • por la specioj kaj genroj de la familio de Hirundedoj, kiuj enhavas kaj tiujn speciojn de la genro “Hirundo” kaj aliajn de aliaj 18 genroj, pliparto el ili havas nomon kunmetitan kun la vorto “hirundo”.

La hirundedoj estas grupo de paserinaj birdoj karakteraj pro ties adapto al enaera manĝado.

Tiu ĉi familio enhavas du subfamiliojn: Pseŭdoĥelidonenaj (nur 2 specioj de la genro Pseudochelidon) kaj Hirundinenaj (ĉiuj aliaj hirundoj kaj murhirundoj). Ene de tiuj lastaj Hirundinenaj, la nomo "murhirundo" kutime estas uzata por la specioj de kvadrataj vostoj, kaj la nomo de simple "hirundo" aŭ “kamphirundo” por la pli forkovostaj specioj; tamen, ne estas scienca distingo inter tiuj du grupoj.[1] Tiu familio enhavas ĉirkaŭ 83 speciojn en 19 genroj.

La hirundoj havas tutmondan distribuon tra la tuta mondo kaj reproduktiĝas en ĉiu kontinento escepte Antarkto. Oni supozas, ke tiu familio originis en Afriko kiel tru-nestumantoj; Afriko ankoraŭ havas la plej grandan diversecon de specioj[1]. Ili ĉeestas ankaŭ en multaj oceaniaj insuloj. Multaj specioj estas longdistance migrantaj. Kelkaj specioj de hirundoj estas minacataj de formorto pro homa agado, kvankam aliaj specioj profitis el homaj ŝanĝoj al medio kaj loĝas ĉe homoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La beko de bordhirundo estas tipa de la familio, mallonga kaj larĝa.

Hirundoj havas evoluan konservan korpoformon kiu estas simila tra la tuta familio, sed estas malsimila al tiuj de aliaj paserinoj[2]. Hirundoj adaptiĝis al ĉasado de insektoj dumfluga per disvolvigo de svelta aerodinamika korpo, kaj longaj pintaj flugiloj, kiuj permesas grandegajn lertecon kaj eltenemon, same kiel oftajn periodojn de glisado. Ilia korpoformo permesas tre efikan flugon, kiu kostas 50–75% malpli al hirundoj ol al ekvivalentaj paserinoj samgrandaj. Hirundoj manĝas kutime je ĉirkaŭ 30–40 km/h, kvankam ili kapablas atingi rapidojn de 50–65 km/h dum flugveturado.

Kiel la nerilataj apusoj kaj kaprimulgoj, kiuj ĉasas laŭ simila sistemo, ili havas mallongajn bekojn, sed fortajn makzelojn kaj mallarĝan buŝtruon. La korpo longas ĉirkaŭ 10–24 cm kaj la pezo estas ĉirkaŭ 10–60 g. La flugiloj estas longaj, pintoformaj kaj havas naŭ unuarangajn flugilplumojn. La vosto havas 12 plumojn kaj povas esti ege profunde forkoforma, ĉu sendenta, ĉu fina kiel kvadrato. Longa vosto pliigas fluglertecon kaj povas funkcii ankaŭ kiel seksa ornamaĵo, ĉar la vosto estas ofte pli longa ĉe maskloj. La inoj de la kamphirundo tre verŝajne elektas partneron laŭ la vostolongo.

La kruroj estas mallongaj, kaj la piedoj estas adaptitaj al alkroĉado pli ol al piedirado, ĉar la antaŭaj fingroj estas parte kunigitaj baze. Hirundoj kapablas piediri kaj eĉ kuri, sed ili faras tion per mallertpieda, anaseca irmaniero[3]. La muskoloj de la kruroj de la riverhirundoj (Pseudochelidon) estas pli fortaj kaj fortikaj ol tiuj de la aliaj hirundoj[2][3].

La plej komuna plumaro de la hirundedoj estas brilmalhele blua aŭ verda supre kun helaj aŭ striaj subaj partoj, ofte blankaj aŭ ruĝecaj. Specioj kiuj nestumas en truoj aŭ loĝas en sekaj aŭ montaj areoj estas often senbrulbrunaj supre (ekz Bordhirundo and Rokhirundo). Ambaŭ seksoj montras limigitan seksan dimorfismon aŭ eĉ nulan, ĉiukaze kun pli longaj eksteraj vostoplumoj ĉe la maskla plenkreskulo probable kiel la plej komuna distingilo kie ekzistas unu.

La idoj eloviĝas nudaj kaj blindaj. Junuloj estas kutime iom pli senkoloraj versioj de plenkreskuloj.

Teritorio, vivejo kaj migrado[redakti | redakti fonton]

Hirundoj havas tutmondan distribuon, kaj ĉeestas en ĉiu kontinento escepte Antarkto. Unu specio, la Pacifika hirundo, loĝas kiel reprodukta birdo en multaj oceaniaj insuloj en la Pacifika Oceano,[4] la Burbona hirundo reproduktiĝas en Reŭnio kaj Maŭricio en la Hinda Oceano,[5] kaj multaj migrantaj specioj estas komunaj vagantoj al aliaj izolitaj insuloj kaj eĉ al kelkaj subantarktaj insuloj. Multaj specioj havas enormajn tutmondajn teritoriojn, ekzemple la Kamphirundo, kiu reproduktiĝas ĉe plej parto de la norda hemisfero kaj vintras ĉe plej parto de la suda hemisfero.

La Abisena hirundo estas parta migranto en Afriko

Tiu familio uzas ampleksan gamon de biotopoj. Ili dependas de flugantaj insektoj, kaj ĉar tiuj estas komunaj ĉe akvofluoj kaj lagoj, ili ofte manĝas ĉe tiuj, sed ili povas troviĝi en ĉiu ajn malferma biotopo inklude herbejojn, malfermajn arbarojn, savanojn, marĉojn, manglejojn kaj arbustejojn, el marnivelo al altaj alpaj areoj.[2] Multaj specioj loĝas homŝanĝitaj teritoriojn inklude agrikulturan teron kaj eĉ urbajn areojn. Ŝanĝoj en teruzo helpas kelkajn speciojn pligrandigi siajn teritoriojn, ĉefe imprese la Aŭstralia hirundo kiu ekkoloniigis Novzelandon en la 1920-aj jaroj, ekreproduktiĝis en la 1950-aj jaroj kaj nune estas komuna specio tie.[6]

Specioj kiuj reproduktiĝas en mezvarmaj regionoj migras dum vintre kiam la populacioj de ties predinsektoj malaperas. Specioj kiuj reproduktiĝas en pli tropikaj areoj ofte estas pli nemigrantaj, kvankam kelkaj tropikaj specioj estas parte migrantaj aŭ faras mallongan migradon. Antikve oni kredis, ke hirundoj vintrumis en stato de torporo, eĉ ke ili retiriĝis vintre subakven. Aristotelo atribuis tian vintrumon ne nur al hirundoj, sed ankaŭ al cikonioj kaj milvoj. Hibernado de hirundoj estis konsiderita eblecon eĉ de lertaj observantoj kiel la pastro Gilbert White, en sia The Natural History and Antiquities of Selborne (1789, bazita sur jardekoj de observado).[7] Tiu ideo povis esti subtenata de la kutimo de kelkaj specioj ripozi are sur ripozejoj dum malbona vetero, eĉ ŝajne enirante en torporon.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dukolora hirundo zorgante sian neston en arbotruo

Hirundoj estas elstaraj flugantoj, kaj uzas sian lertecon por allogi partneron kaj por manĝi. Kelkaj specioj, kiel la Mangleja hirundo, estas teritoriaj, dum aliaj ne estas kaj simple defendas siajn nestolokojn. Ĝenerale, maskloj elektas nestolokon, kaj allogas inon uzante kanton kaj flugon, kaj (depende de la specio) zorgas sian teritorion. La grando de la teritorio varias depende de la specio de hirundo; en koloninestumantaj specioj ĝi estas pli eta, sed ĝi povas esti multe pli granda ĉe solecaj nestumantoj. For de la reprodukta sezono kelkaj specioj povas formi grandajn arojn, kaj kelkaj specioj povas ankaŭ ripozi komunume. Oni supozas, ke tio havigas protecton el eventualaj predantoj kiel la Akcipitroj kaj Falkoj.[2] Tiuj ripozaroj povas esti enormaj; vintra ripozejo de kamphirundo en Niĝerio allogis iam 1.5 milionon da individuoj.[8] Nesociaj specioj ne formas arojn sed ĵusaj junuloj povas resti kun siaj gepatroj post la reprodukta sezono.

Dieto kaj manĝado[redakti | redakti fonton]

Plej parto de hirundoj estas insektomanĝantaj, predante dumfluge.[2] De la tuta familio ampleksa gamo de insektoj estas predataj el plej parto de insektogrupoj, sed la proporcio de predotipo en la dieto varias laŭ specioj aŭ jarsezono. Kelkaj specioj evitas iajn predotipojn; ĉefe pikinsektojn kiel abeloj kaj vespoj. Krom insektoj, kelkaj specioj eventuale manĝas fruktojn kaj aliajn plantomaterialon. Kelkaj specioj en Afriko manĝas semojn de arboj de Acacia, kaj ankaŭ la idoj de Granda strihirundo.[9][2]

Hirundoj manĝas predojn dumfluge, sed ili eventuale kaptas ilin el branĉoj de surgrunde. La flugo povas esti rapida kaj inkludas rapidan serion de turniĝoj kaj flankeniroj kiam ili ĉasas aktive; mapli lertaj predoj povas esti kaptataj per pli malrapida kaj plezura flugo kiu inkludas flugadon en cirkloj kaj eksplodojn de flugilfrapoj miksitajn kun glisado. Kie kelkaj specioj de hirundoj manĝas kune, ili povas esti separataj en diferencaj niĉoj baze sur la alto super la grundo, kie kelkaj specioj manĝas pli proksime de la grundo, dum aliaj manĝas je pli altaj niveloj. Simila separo okazas kie manĝado koincidas kun apusoj. Niĉoseparado povas okazi ankaŭ pro la grando de la elektataj predoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Du Klifhirundoj konstruantaj kotnestojn

La plej primitivaj specioj nestumas en jam ekzistintaj kavaĵoj, ekzemple en malnova nesto de pegedo, dum aliaj specioj elfosas truojn en milda subtavolo kiel ĉe sablobordoj.[2] Hirundoj de la genroj Hirundo, Ptyonoproggne, Cecropis, Petrochelidon kaj Delichon konstruas kotonestojn proksime de altaj rifuĝejoj en lokoj kiuj estas protektitaj kaj de la vetero kaj de predantoj. La kotonestumantoj estas pli komunaj en la Malnova Mondo, ĉefe en Afriko, dum la kavonestumantoj estas pli regulaj en la Nova Mondo. La kotonestumantaj specioj estas limigitaj al areoj de alta humideco, kio permesas la kotonestojn malmoliĝi. Multaj specioj kiuj nestumas en kavoj, bordoj kaj klifoj nestumas en grandaj kolonioj. Kotonestoj estas konstruitaj de ambaŭ seksoj, kaj ankaŭ ĉe la tunelelfosantoj la tasko estas kunhavata. Jam en historiaj epokoj, la ekuzado de homfarita ŝtonaj strukturoj kiel grenejoj kaj pontoj, kune kun arbarklarigado, permesis abundon de kolonioj ĉirkaŭ la mondo, pliigante la reproduktajn teritoriojn de kelkaj specioj. Birdoj loĝantaj en grandaj kolonioj tipe devis lukti kontraŭ ektoparazitoj kaj samspecifa nestoparazitado.[10][11] Malnovaj maskloj profitas plej el kolonieco, ĉar ili povas havi siajn proprajn nestojn kaj profiti el oftaj ekster-partneraj sekspariĝadoj.

Kamphirundidoj manĝigotaj

Paroj de hirundoj estas monogamaj,[12] kaj paroj de nemigrantaj specioj ofte restas ĉe sia reprodukta areo la tutan jaron, kvankam la nestoloko estas defendata plej vigle dum la reprodukta sezono. Migrantaj specioj ofte revenas al la sama reprodukta areo ĉiujare, kaj povas elekti saman nestolokon, se ili estis jam sukcesaj en tiu loko. Unuajaraj reproduktuloj ĝenerale elektas nestolokon proksiman al nask- kaj kreskoloko[13]. La reproduktado de mezvarmaj specioj estas sezona, dum tiu de subtropikaj aŭ tropikaj specioj povas ĉu esti konstanta tra la jaro aŭ ankaŭ sezona. Sezonaj specioj en subtropikoj aŭ tropikoj reproduktiĝas koincide kun centro de la insektagado, kiu okzas kutime en la humida sezono, sed kelkaj specioj kiel la Blankgorĝa bluhirundo nestumas en seka sezono por eviti inundoj en sia riverborda nestohabitato[2] Ĉiu hirundo defendas siajn nestojn el ovopredantoj, kvankam solecaj specioj estas pli agresemaj kontraŭ predantoj ol koloniaj specioj.[14]. La kontribuo de maskloj al idozorgado estas la plej alta inter paserinoj.[2]

Hirundovoj estas kutime blankaj, kvankam tiuj de kelkaj kotonestumantoj estas punktitaj. La mezaveraĝa ovodemetado estas 4 aŭ 5 ovoj en mezvarmaj areoj kaj 2 aŭ 3 ĉe tropikoj. La kovado estas farata de ambaŭ gepatroj en kelkaj specioj, en aliaj la ovoj estas kovataj nur de la inoj. Inter la specioj, kie la masklo helpas ĉe kovado, la kontribuo varias laŭ specioj, kelkaj specioj kia la Klifhirundo dividas la taskojn dum la ino faras plej el la tasko en aliaj. Ĉe la Kamphirundo la masklo de la amerikaj subspecioj helpas (iom), dum la eŭropa subspecio ne. Eĉ ĉe specioj kie la masklo ne kovas, li povas sidiĝi sur la ovoj, dum la ino forestas por malpliigi la varmoperdon. Kovaderoj daŭras 5–15 minutojn kaj estas sekvataj de momentoj de manĝado. Eloviĝo okazas 10–21 tagojn post la ovodemetado, kaj 14–18 tagojn tipe.

Hirundidoj eloviĝas nude, ĝenerale kun nur kelkaj tufoj de lanugo. La okuloj estas fermitaj tiam kaj malfermiĝas tute nur post 10 tagoj. La plumoj eliras post kelkaj tagoj, kaj disvolviĝas malrapide kompare kun aliaj paseridoj. La gepatroj kutime ne manĝigas la idojn per individuaj insektoj, sed per bulo de manĝaĵo enhavanta 10 al 100 insektojn. Ĉiuj maskloj, ĉu kovantaj ĉu ne, helpas manĝigi la idojn. Malfacile oni scias kiam hirundoj elnestiĝas ĉar ili foje estas for de la nesto post tri semajnoj, sed revenas por ripozi.

Voĉoj[redakti | redakti fonton]

Kanto de la Purpura hirundo.

Hirundoj povas produkti multajn diferencajn alvokojn aŭ kantojn, kiuj povas esprimi ekscitadon, rilaton al aliaj de la sama specio, dum pariĝado, aŭ kiel alarmilo se estas predanto en la areo. La kantoj de maskloj rilatas al iliaj fizikaj kondiĉoj kaj supozeble estas uzataj de inoj por pritaksi ilin kaj eventuale elekti partneron.[15] Idoj uzas plendemajn alvokojn por postuli manĝaĵon el la gepatroj. La tipa kanto de hirundoj estas simpla, foje muzika trilado, ege melodia foje kiel ĉe la Kamphirundo el ripozejo ekzemple surkable.

Rilatoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

Artefarita nestokolonio de Purpura hirundo

Pro preto de kelkaj specioj nestumi en kaj ĉe homaj setliĝoj kaj konstruaĵoj, homoj havas longan spertojn ĉe hirundoj kaj ekzistas multaj mitoj kaj legendoj pri ili.[2] Kelkaj specioj estas aktive helpataj de homoj nestumi ĉe ili, ekzemple la Purpura hirundo, por kiu oni prilaboras nestoskatolojn tiom ke ili jam apenaŭ nestumas en naturaj kavaĵoj en la orienta parto de sia teritorio.

La migranta kutimaro de la eŭropaj specioj asociigis ilin kun printempo, kiel dirate en la proverbo "unu hirundo ne faras someron". Ili eniris eĉ en religiaj historioj, parte pro ties alveno en Eŭropo ĉe la tempo de la Sankta Semajno, kaj oni rakontas apokrifajn historiojn pri la krucigo de Jesuo, ĉu ke ili konfuzigis la senditojn aresti Jesuon en la olivĝardeno aŭ ke ili helpis Jesuon en la kruco (ekzemple kamphirundoj deprenis la dornojn de la kristokrono). Ili estas ankaŭ menciitaj en la Korano atakante kristanojn kiuj estis atakonta la urbon Mekko. Pli antikvaj legendoj asertas, ke Athene iĝis hirundo por eviti danĝeron.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Specioj de hirundoj kiuj estasminacataj de formorto estas ĝenerale endanĝeritaj pro perdo de habitato. Tio estas supozeble la kialo de la malpliiĝo de la draste endanĝerita Blankokula riverhirundo, specio kiu estas konata nur el kelkaj specimenoj kolektitaj en Tajlando. Tiu specio supozeble reproduktiĝas en riverbordoj, ege malpliigata habitato e sodirienta Azio. Du insulaj specioj, nome la Bluverda hirundo kaj la Orhirundo, malpliiĝis pro senarbarigo kaj konkurenco kun enmetitaj specioj kiel sturnoj kaj paseroj, kiuj konkurencas kun tiuj hirundoj por nestolokoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Hirundoj estas morfologiaj unikoj ene de paserinoj, sed la uzado de studoj de DNA sugestis, ke estas rilatoj kun filoskopedojparuedoj. Laŭ la taksonomio de Sibley-Ahlquist hirundoj estis lokataj en la infraordo de Passerida.

Ene de la familio de Hirundedoj estas klara divido inter la du subfamilioj, nome la Pseŭdoĥelidonenaj kiu enhavas la du speciojn de riverhirundoj, kaj la Hirundinenaj, kie estas lokataj la restaj 81 specioj. La divido de la Hirundinenaj okazigis multe da diskutado, kun taksonomistoj kiuj konsideras ĝis 24 genroj kaj aliaj nur 12. Estas iom da konsento pri la fakto, ke estas tri kernaj grupoj ene de la Hirundinenaj, nome la segilflugiloj de la genro Psalidoprocne, la murhirundoj kaj la hirundoj de la genro Hirundo kaj ties parencoj.[2]

Specioj en taksonomia ordo[redakti | redakti fonton]

FAMILIO: HIRUNDEDOJ

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (1989) Swallows and martins: an identification guide and handbook. Houghton-Mifflin. ISBN 0-395-51174-7. 
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 Josep del Hoyo , Andrew Elliott , David A. Christie (eds): (2004) "Family Hirundinidae (Swallows and Martins)", Josep del Hoyo , Andrew Elliott , David A. Christie (eds): Handbook of the Birds of the World. Volume 9. Lynx Edicions, 602–638. ISBN 84-87334-69-5. 
  3. 3,0 3,1 Gaunt, Abbot (1969). "Myology of the Leg in Swallows", gazeto : Auk, volumo : 86, numero : 1, paĝoj : 41–53
  4. (1987) The Birds of Hawaii and the Tropical Pacific. Princeton: Princeton University Press, 229. ISBN 0-691-08402-5. 
  5. (2005) Birds of the Indian Ocean Islands. Struik, 118. ISBN 9781868729562. 
  6. Tarburton, M.K. (1993) "A Comparison of the Breeding Biology of the Welcome Swallow in Australia and Recently Colonized New Zealand" Emu 93 (1): 34 - 43 COI:10.1071/MU9930034
  7. En 1878 Dr. Elliott Coues, listis titolojn de 182 tekstoj pritraktantaj la hibernado de hirundoj ((USGS: Northern Prairie Wildlife Research Center) "Early ideas about migration").
  8. R Bijlsma, B van den Brink (2003) "A Barn Swallow Hirundo rustica roost under attack: timing and risks in the presence of African Hobbies Falco cuvieri". Ardea 93 (1): 37-48
  9. Underhill, L & J Hofmeyr (2007) "Barn Swallows Hirundo rustica disperse seeds of Rooikrans Acacia cyclops, an invasive alien plant in the Fynbos Biome". Ibis 149 (3): 468 - 471 COI:10.1111/j.1474-919X.2007.00598.x
  10. Brown, C & M Brown (1986) "Ectoparasitism as a Cost of Coloniality in Cliff Swallows (Hirundo pyrrhonota)". Ecology 67 (5): 1206-1218
  11. Brown, C (1984) "Laying Eggs in a Neighbor's Nest: Benefit and Cost of Colonial Nesting in Swallows". Science 224 (4648): 518 - 519, 10.1126/science.224.4648.518.
  12. Hirundinidae
  13. Swallows (Hirundinidae): Information and Much More from Answers.com
  14. Snapp, B (1976) "Colonial Breeding in the Barn Swallow (Hirundo rustica) and Its Adaptive Significance". The Condor 78 (4): 471-480
  15. Saino N, Galeotti P, Sacchi R & A Møller (1997) "Song and immunological condition in male barn swallows (Hirundo rustica)" Behavioral Ecology 8 94): 364-371
  16. Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj