Pegedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pegedo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pegedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Vigors 1825
Genro:

Melanerpes
Sevsuĉuloj, Sphyrapicus
Xiphidiopicus
Dendropicos
Dendrokopoj,Dendrocopos
Picoides
Veniliornis
Campethera
Geocolaptes
Dinopium
Meiglyptes
Hemicircus
Micropternus
Pegoj, Picus
Mulleripicus
Driokopoj, Dryocopus
Celeus
Piculus
Colaptes
Kampefiloj, Campephilus
Chrysocolaptes
Reinwardtipicus
Blythipicus
Gecinulus
Sapheopipo

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pegedoj (Picidae) estas familio de birdoj en la ordo pegoformaj.

Tiuj birdoj surgrimpas la trunkojn kaj branĉojn de la arboj. Ili nutras sin per la insektoj trovitaj en la putrinta ligno, la arbŝeloj aŭ surtere. Tiucele ili frapas sur ligno por ke la bruo elirigu la insektojn el siaj truoj, kaj tiam povi kapti ilin. Multaj virbirdoj havas ruĝan makulon surkape aŭ surventre. Ondiĝanta flugmaniero. Pleje el inter la specioj "tamburas" ĉe printempo: elektinte sekan trunkon, ili frapadas la lignon per la beko rapide kaj multfojsinsekve, tio eligas bruon, kiu sonoras plimalpli, ĝismalproksime aŭdeblas kaj rolas kiel ties kanto.

Taksonoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas 216 aŭ 218 speciojn en tri subfamilioj

Aparte oni klasas nuntempe la ununura specion de Nesoctitinae, NesoktinenojAntila pikumno.

Anekdoto montras ilian inteligentecon: la verkisto Elian-J. Finbert vidis en Cabris (en la franca departemento Alpes-Maritimes) pegon, kiu estis trovinta la taŭgan manieron malfermi la malmolegan ŝelon de migdaloj, fiksinte ilin inter du ŝtonoj, kiel en ŝraŭbtenilo, ĝi estis trovinta la oportunan flankon kaj la ĝustan manieron laŭ kiuj ĝi devis bati la ŝelon por ĝin frakasi por povi eltiri la manĝeblan migdalon.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton kolektas tradician popolrakonton el Rumanio pri la mita deveno de pegoj. Laŭ tiu, Dio volis puni scivolemon de longnaza maljunulino kaj donis al ŝi sakon plenplena de zumantaj insektoj, vespoj, kuloj ktp., kun rekomendo nemalfermi ĝin, sed tion ŝi ne kapablis, malfermis la sakon kaj la tuta insektaro fuĝis; ŝi klopodis remeti ili en la sakon, sed tio tute maleblis. Do, Dio konvertis ŝin en pego, kiu ankoraŭ serĉas insektojn tra la arbotrunkoj.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]