Saltu al enhavo

Nigrakapa verdpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa verdpego
Masklo
Masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picus
Specio: Nigrakapa pego P. erythropygius
Picus erythropygius
(Elliot, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakapa verdpego, Nigrakapa pego[1]Ruĝpuga verdpego (Picus erythropygius) estas granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Pegoj, kiu estas disvastigita en sudorienta Azio, nome Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vietnamio. Ties natura habitato estas mezvarmaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj de tiu mondoregiono.

Ino kaj masklo.
Surarbe

Tiu ĉi pego montras tute malkutiman aspekton inter pegoj de la genro Picus pro du eroj: nigra kapo kaj tre ruĝa pugo. Krom tio, kiel aliaj pegoj, tiu ĉi specio havas mallarĝan pintakran bekon, fortan voston por teni sin kontraŭ la arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, kun du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita kapti insektojn. Laŭ koloro ĝi montras, kiel aliaj pegoj, verdajn dorson kaj flugilojn kaj nigrecajn fortan voston kaj flugilpintojn, sed la nigra kapo tute distingas la specion. En tiu nigra kapo ege kontrastas ruĝa frunto kaj helaj okuloj. La gorĝo kaj kolo estas flavaj (ne la nigra nuko) kaj en la verdeca dorso ege kontrastas la ruĝega pugo, kiu tutcerte utilas por rekoni la specion dumfluge.

Inoj havas tute nigran kronon sen ruĝa koloro.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La nigrakapa pego estas membro de la pegedoj (familio Picidae) kaj de la genro Picus. Oni konsideris ĝin plej proksime parenca al la eŭropa verda pego (P. viridis) kaj al la griza pego (P. canus).[2] Tamen, lastatempaj studoj pridubis tiun originan filogenetikan rilaton.[3]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Estas jenaj du agnoskitaj subspecioj de la Nigrakapa pego:[4]

  • Picus erythropygius nigrigenis (Hume, 1874) – Birmo kaj Nordokcident-Okcidenta Tajlando.[5] Tiu subspecio estas plej ofta kaj estas identigebla pro sia nigra beko.[5]
  • Picus erythropygius erythropygius (Elliot, 1865) – Nordorienta Tajlando kaj Hindoĉinio.[5] Tiu subspecio havas blankan bekon, male al la nigra beko de la alia subspecio.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. (2008) Molecular support for a rapid cladogenesis of the woodpecker clade Malarpicini, with further insights into the genus Picus (Piciformes: Picinae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 48 (1), p. 34–46. doi:10.1016/j.ympev.2008.03.036. Bibkodo:2008MolPE..48...34F.
  3. (2010-10-05) Phylogeography of the Eurasian green woodpecker (Picus viridis)”, Journal of Biogeography (en) 38 (2), p. 311–325. doi:10.1111/j.1365-2699.2010.02401.x. 85704825.
  4. Picus erythropygius. Arkivita el la originalo je 23a de Oktobro 2011. Alirita 2021-11-10 .
  5. 1 2 3 Winkler, Hans; Christie, David (4a de Marto 2020), Billerman, Shawn M.; Keeney, Brooke K.; Rodewald, Paul G.; Schulenberg, Thomas S. (eds.), "Black-headed Woodpecker (Picus erythropygius)", Birds of the World, Cornell Lab of Ornithology, doi:10.2173/bow.blhwoo1.01, S2CID 216205008, Alirita la 10an de Novembro 2021
  6. (1946) “On Siamese Birds”, Proceedings of the Academy of Natural Sciences of Philadelphia 98, p. 1–82.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]