Malhela rokhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela rokhirundo
Malhela rokhirundo
Malhela rokhirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Rokhirundoj Ptyonoprogne
Specio: P. fuligula'
Ptyonoprogne fuligula
( Lichtenstein, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La malhela rokhirundo, (Ptyonoprogne fuligula, syn. Hirundo fuligula) estas eta birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae). Ĝi estas loĝanta en montaroj de Afriko kaj de Arabio, sed ĝi troviĝas ankaŭ je malaltaj altitudoj, speciale en rokaj areoj kaj ĉirkaŭ urboj. Malkiel plej parto de hirundoj, ĝi ofte troviĝas malproksime de akvo, sed evitas tropikajn arbarojn.

La Malhela rokhirundo estas 12–15 cm longa kaj iom simila laŭ kutimoj kaj aspekto al aliaj aeraj insektomanĝantoj, kiel la rilataj hirundoj kaj la nerilataj apusoj. Ĝi havas ĉefe terbrunan plumaron, pli palan en gorĝo, brusto kaj subflugilaj kovriloj (kun iom pli malhelaj kubutoj), kaj montras blankajn "fenestrojn" en malferma vosto dumfluge. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj montras pli palajn bordojn en supraj partoj kaj flugilplumoj.

Nordaj subspecioj estas pli malgrandaj, palaj kaj kun pli blanka gorĝo ol la sudafrikaj formoj. La nordaj rasoj estas pli palaj, grizaj, malpli kontraste kun subflugiloj kaj pli blankaj en gorĝo ol la simila rokhirundo. La Malhela rokhirundo similas ankaŭ al la Bordhirundo, sed tiu ĉi lasta specio estas pli malgranda kaj ne havas la vostopunktojn. Neniu loĝanta afrika specio de hirundo estas tiom senkolora ol la Malhela rokhirundo.

La flugo de tiu birdo estas rapida kun multe da ŝvebo dum ĝi ĉasas insektojn dumfluge. La voĉo estas milda trilado.

La Malhela rokhirundo konstruas neston kiel tiu de la kamphirundo, nome profunda ujo en horizontala surfaco aŭ pura kvarono de sfero antaŭ rokmuro aŭ alia granda muro. Ĝi estas konstruita el kotobuletoj kaj kovrita el herberoj aŭ plumoj. La nesto povas esti konstruita ĉe naturaj lokoj sub klifaj kornicoj aŭ ĉe homfaritaj strukturoj kiel konstruaĵoj, akvobaraĵoj kaj pontoj. La nesto povas esti reuzata por venontaj ovodemetadoj aŭ por venontaj jaroj.

La ino demetas 2 au 3 ovojn, kiuj estas blankaj kun brungrizaj punktoj kaj estas kovataj nur de la ino dum 16-19 tagoj antaŭ elovixgo. Ambaŭ gepatroj tiam manĝigas la idojn. Elnestiĝo okazas post pliaj 22-24 tagoj, sed la junuloj revenas al nesto por ripozi dum kelkaj tagoj post la unua flugo. Tiu ĉi specio estas solema reproduktanto, kaj ne estas gregema, sed etaj grupoj povas reproduktiĝi apude en taŭga habitato.

Taksonomiaj notoj[redakti | redakti fonton]

La pli eta kaj pala subspecio kiu troviĝas en la montaroj de Norda Afriko kaj la Arabia Duoninsulo estas foje disigita kiel Hela rokhirundo, Ptyonoprogne obsoleta.

La genro Ptyonoprogne estas ofte enmetita en la pli granda genro de hirundoj nome Hirundo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]