Afrika riverhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika riverhirundo
Afrika riverhirundo
Afrika riverhirundo
Afrika riverhirundo, plenkreskulo (antaŭe) kaj junulo
Afrika riverhirundo, plenkreskulo (antaŭe) kaj junulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Pseudochelidon
Specio: P. eurystomina'
Pseudochelidon eurystomina
(Hartlaub, 1861)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Afrika riverhirundo
Afrika riverhirundo

La Afrika riverhirundo (Pseudochelidon eurystomina) estas paserina birdo de la familio de Hirundedoj kiu enhavas ankaŭ hirundojn kaj murhirundojn. Ĝi estas unu el la du membroj de la subfamilio de riverhirundoj nome Pseŭdoĥelidonenoj, kiu posedas distingajn karakterojn kiuj markas ilin for de la subfamilio de la aliaj hirundoj kaj murhirundojn. Ĝi reproduktiĝas laŭlonge de la Rivero Kongo kaj ties alfluanto, la Ubangi kaj ĝi estas komuna ene de sia limigita teritorio, spite esti kaptata en grandaj kvantoj de la loka loĝantaro kiel manĝo. Ĝi estas migranta, kaj vintras en marbordaj savanoj en suda Gabono. Oni ĵus malkaŝis, ke ĝi reproduktiĝas ankaŭ en tiu areo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Afrika riverhirundo estas granda, 14 cm longa. Ĝi estas ĉefe nigra kun silkeca bluverda brilo, distinga verdo en dorso kaj pli nigra en flugiloj. Ĝi havas ruĝan okulon kaj rozkoloran okulringon, kaj larĝan ruĝoranĝan bekon. La vosto estas kvadratforma kaj la pugo blanka. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas senkolore pli fulgece brunaj.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kiam la Afrika riverhirundo estis unuafoje malkovrita en la 19a jarcento, oni ne pensis, ke temas pri membro de la familio de hirundoj kaj murhirundoj; Hartlaub lokis ĝin kun la koracioj, kaj postaj fakuloj lokis ĝin ĉu en propra familio, ĉu kun la artamoj. La studo de la anatomio de la specio fare de Lowe (1938) pruvis, ke la specio estis sufiĉe proksima al hirundoj kaj murhirundoj, sed ankaŭ sufiĉe distinga por esti lokita en separata subfamilio.[1]

La ununura alia membro de la subfamilio estas la Blankokula riverhirundo Pseudochelidon sirintarae, konata nur el unu loko en Tajlando kaj eble formortinta. Tiuj du specioj posedas nombron de distingajn karakterojn kiuj markas ilin for de la subfamilio de la aliaj hirundoj, nome ties fortikaj kruroj, gamboj kaj bekoj.[1]

La amplekso de la diferencoj rilate al la aliaj hirundoj kaj la ampleksa geografia separo de tiuj du hirindoj sugestas, ke ili estas restantaj populacioj de grupo de specioj kiuj diverĝis el la ĉefa stirpo de hirundoj frue en ties evoluo.[1]

La nomo de la genro Pseudochelidon (Hartlaub, 1861) devenas el la greka prefikso ψευδο/pseŭdo "falsa" kaj χελιδον/ĥelidon, "hirundo", tio estas falsa hirundo.[2]

La afrika kaj azia specioj de Pseudochelidon diferenciĝas markite en la grando de siaj bekoj kaj okuloj, sugeste ke ili havas diferencajn mangokutimojn, ĉar la Blankokula riverhirundo probable kapablas kapti multe pli grandajn predojn. La tajlanda specio havas ankaŭ pufan, a a"buŝon" (karna interno de la beko) malkiel la milda, pli karneca, kaj multa malpli elstara buŝo de la Afrika riverhirundo, kaj ĝi estas foje lokita en aparta unutipa genro Eurochelidon.[3]

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Rivero Kongo ĉe Maluku

La Afrika riverhirundo reproduktiĝas laŭlonge de la Rivero Kongo kaj ties alfluanto, la Ubangi en la Demokratia Respubliko Kongo.[4] Ties reprodukta biotopo estas arbaraj riveroj kun insuloj kun sablaj plaĝoj por reproduktado. Ĝi estas nemigranta, kiu vintras en marbordaj savanoj en suda Gabono, kie oni ĵus malkovris ke la specio reproduktiĝas ankaŭ en strandaj bordoj de marbordaj savanoj.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu specio faras mallongan ĉii ĉii aŭ simila alvoko, kaj aroj alvokas kune ĉir-ĉir-ĉir. Tiu hirundo estas tre voĉema dum migrado, farante akrajn alvokojn kvazaŭ de mevo.[1]

La biotopa postularo de tiu specio estas arbaraj riveroj kun sablobordoj por reproduktado. La reprodukta sezono estas decembro ĝis aprilo kiam la nivelo de la rivero estas malalta. Tiu afrotropisa specio reproduktiĝas en grandaj kolonioj de ĝis 800 birdoj, kie ĉiu paro elfosas 1–2 m longan tunelon en la sablobordoj. La ĉambreto je la fino de la tunelo havas kelkajn bastonetojn kaj foliojn por utili kiel nesto, kie la ino demetas 2 ĝis kvar senpunktajn blankajn ovojn.[1]

En la reproduktaj teritorioj malofte la birdo ripoziĝas, sed povas piediri surgrunde; tamen, vintrantaj birdoj kutime ripozas sur arbopintoj, kabloj kaj tegmentoj. La Afrika riverhirundo manĝas are super rivero kaj arbaroj, ofte malproksime de akvo, insektojn, ĉefe flugantajn formikojn. La flugo estas forta kaj rapida, interhavanta ŝvebadojn. Ĝi havas ĉasflugajn ceremoniojn, kaj ankaŭ surgrundajn ceremoniojn, sed la funkcio de tiuj montroceremonioj ne certas.[1]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La totala populacio de la Afrika riverhirundo estas nekonata; en malfruaj 1980-aj jaroj, ĝi ŝajne estis komuna, sed nur surloke, kaj oni vidis grandajn kvantojn dum migrado al Gabono. Tamen ĝi estas malmulte konata en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) kaj oni ne scias ĉu estas iu rilato inter la birdoj kiuj reproduktiĝas en la DRK kaj tiuj kiuj reproduktiĝas en la marbordaj areoj de Gabono kaj Kongo. En la 1950-aj jaroj, la specio estis kaptata kaj manĝata grandkvante en la DRK de la loka populacio, kaj tiu praktiko eble pliiĝis. Reproduktaj kolonioj en riveraj sablobordoj povas inundiĝi. Pro manko de detala informaro, tiu specio estas klasita kiel SI Sen Informo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the Swallows and Martins of the World. Bromley: Christopher Helm, p. 85–86. ISBN 0-7470-3202-5.
  2. Scientific bird names explained. uk.r.b. Alirita 2008-01-03.
  3. Brooke, Richard (1972). “Generic limits in Old World Apodidae and Hirundinidae”, Bulletin of the British Ornithologists’ Club 92, p. 53–7. 
  4. 4,0 4,1 IUCN

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]