Dukolora hirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora hirundo
Dukolora hirundo
Dukolora hirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Tachycineta
Specio: T. bicolor'
Tachycineta bicolor
(Vieillot, 1808)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dukolora hirundo, Tachycineta bicolor, estas migranta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae). En la angla ĝi nomiĝas Tree Swallow (Arbohirundo), ĉar ĝi nestumas foje ene de arbotruoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en Nordameriko kaj vintrumas en Meksiko, Centrameriko kaj Karibio. Ĝi estas tre rara varanto al okcidenta Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tachycineta bicolor

Tiu hirundo mezaveraĝe estas 13.5 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 20 g. La beko estas eta. La plenkreskulo de Dukolora hirundo havas brilajn bluverdnigrecajn suprajn partojn, tre blankajn subajn partojn (el la beko suben), kaj iom forkoforman voston. La kontrasto inter ambaŭ partoj estas tre rimarkinda pro la pura blanko de la subaj partoj kaj la malhelo de la supraj; de tie devenas la esperanta kaj la scienca latina nomoj. Fakte la distribuo de la bluo kaj nigro ne estas homogena, sed laŭ la partoj: tiele la frunto, krono kaj sub kaj malantaŭ la okulo estas pli bluaj, dum la nuko kaj flugilplumoj estas pli nigraj kaj masko komponita de beko, alokula strio kaj okulo estas tute nigra kiel dividilo inter la bluaj supraj partoj kaj la blankega gorĝo kaj la aliaj subaj partoj. La kruroj estas rozkoloraj kaj la ungoj nigrecaj. La ino kutime havas pli senkolorajn kolorojn ol la masklo, ofte pli verdeca ol la pli blua masklo. La plumaro de junuloj estas pli simple grizbruna supre kaj povas havi nuancojn de griza brustozono.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Dukolora hirundo nestumas en naturaj aŭ artefaritaj kavaĵoj ĉe akvo kaj ofte troviĝas en grandaj aroj. Ili facile akceptas uzi nestoskatolojn, inklude tiujn konstruitajn por blubirdoj.

Seksumantaj Dukoloraj hirundoj.

La nesto de Dukolora hirundo konsistas el nombraj tavoloj de herberoj kaj fajnegajn bastonetojn kaj ĝi estas kovrita de grandaj plumoj de aliaj specioj. La ino demetas 4 al 7 blankajn ovojn kaj kovas ilin nur ŝi. Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ 14 tagoj kaj elnestiĝo post pliaj 16-24 tagoj. Dum kovado kak idozorgado plenkreskuloj ofte atakas entrudulojn (inklude scivolemajn homojn) por sekurigi la nestareon. Oni scias ke la Dukolora hirundo luktokaptas plumojn dumfluge, eble por pariĝada ceremonio aŭ simple kiel ludo.

Ĉe Dukolora hirundo kutime okazas nur unika ovodemetado, sed ili povas klopodi duan se la unua malsukcesas frue en la sezono. Oni scias pri kazoj de du sinsekvaj sukcesaj ovodemetadoj en unu sezono.

Ili manĝas ĉefe insektojn, foje suplementitaj de eta kvanto de frukto. Ili estas elstaraj flugantoj kaj elsaltas el ripozejo kaj akrobate kaptas insektojn en siaj bekoj dumfluge.

Masklo de Dukolora hirundo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ekŝteraj ligoj[redakti | redakti fonton]