Saltu al enhavo

Stripuga pinglovostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stripuga pinglovostulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Chaetura
Specio: Ch. spinicauda
Chaetura spinicauda
(Temminck, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stripuga pinglovostulo, Chaetura spinicauda, estas eta birdo de la familio de Apusedoj, kiu enhavas ankaŭ la apusojn, apusetojn, salanganojn, ktp.

Tiu ĉi specio reproduktiĝas en arbaraj areoj de Kostariko suden kaj orienten ĝis Kolombio, Venezuelo, la Gujanoj, Trinidado kaj nordorienta Brazilo. La nesto estas duontelero de bastonetoj algluitaj al interno de arbotruo aŭ similforma lokigo per salivo.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Stripuga pinglovostulo, Palpuga pinglovostulo (C. egregia), Grizpuga pinglovostulo (C. cinereiventris), kaj Martinika pinglovostulo (C. martinica) iam estis lokitaj en la genro Acanthylis. Dum granda parto de la 20-a jarcento, la Kostarika apuso (C. fumosa) estis traktata kiel subspecio de la Stripuga pinglovostulo. Ekde tiam, al la Stripuga pinglovostulo estis asignitaj du subspecioj, la nomiga C. s. spinicaudus kaj C. s. aetherodroma. Aliaj subspecioj estis proponitaj sed ne akceptitaj.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Stripuga pinglovostulo estas rapida svelta birdo, 11.5 cm longa kaj peza 15 g. La supraj partoj estas nigrecaj kun blankeca strio tra la pugo, kio nomigas la specion, kaj la subaj partoj estas malhelbrunaj kun pli pala gorĝo. Ĝi havas mallongan voston.

La Stripuga pinglovostulo manĝas dumfluge flugantajn insektojn kiel plej parto de la birdoj de sia familio. Ĝi estas ofte malalte super ŝoseoj aŭ maldensejoj matene aŭ vespere, suprenirante alte super la arbaro, ofte kun aliaj apusoj, meztage.

La Stripuga pinglovostulo havas kriecan alvokon csink.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chantler, P., P. F. D. Boesman, kaj G. M. Kirwan (2020). Band-rumped Swift (Chaetura spinicaudus), version 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [1] Alirita la 6an de Oktobro, 2022