Palmapusoj
Afrika palmapuso
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Palmapusoj estas ĉefe la birdoj de Cypsiurus, genro de la familio de apusedoj, kvankam oni povas nomi tiele ankaŭ la birdojn de similajn genrojn Tachornis kaj Panyptila ene de la sama tribo aŭ subfamilio Apodini aŭ tipaj apusoj. Ili nomiĝas palmapusoj, ĉar asociiĝas al palmoj.
En la genro Cypsiurus estas tri specioj, nome
- Azia palmapuso aŭ Azia palmapodo, Cypsiurus balasiensis
- Afrika palmapuso aŭ Afrika palmapodo, Cypsiurus parvus
- Madagaskara palmapuso aŭ Madagaskara palmapodo, Cypsiurus gracilis
Tiuj tre similaj specioj estis iam konsiderataj samspeciaj.
Ili havas ĉefe palbrunan plumaron kaj longajn reenkurbajn flugilojn, kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surteriĝas volonte surgrunden.
Tiuj apusoj pasigas plej parton de siaj vivoj en aero, kaj manĝas fluginsektojn. Palmapusoj ofte manĝas ĉe la grundo, kaj trinkas dumfluge.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Barlow, Wacher kaj Disley, Birds of The Gambia ISBN 1-873403-32-1
- Chantler kaj Driessens, Swifts ISBN 1-873403-83-6
- Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, Birds of India ISBN 0-691-04910-6
| ||||||||||||||||||


