Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Aera bildo de parto de la Arbaro de Anjajavy.

La madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj. Ĝenerale, ĝi situas en la okcidenta parto de Madagaskaro. Ĝi ampleksas multajn endemiajn plantajn kaj bestajn speciojn, sed suferis de la grandskala senarbarigo por agrikulturo. Nuntempe tiu ĉi detruado estas kontinuanta kaj tial la ekoregiono kongruas kun la tutmondaj 200-unuo "madagaskaraj sekaj arbaroj".

Precipe la areo de la Lago de Manambolomaty gastigas multajn speciojn de fiŝoj kaj birdoj. La regiono ankaŭ karakteriziĝas de karstaj formacioj kiuj oni nomas tsingy, inkluzive de la naturrezervejo de Bemaraha agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko .

Situo[redakti | redakti fonton]

Estas du apartaj areoj en la ekoregiono : la okcidenta flanko de Madagaskaro ekde la Ampasindava-Duoninsulo norde ĝis la urboj Belo-sur-Tsiribihina kaj Maromandia sude, ( tio estas plejparto da Mahajanga); kaj la norda pinto de la insulo ( sen la altaĵoj de la Nacia Parko de Amber-Montaro ).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiuj sekaj deciduaj arbaroj etendiĝas tra la marborda ebenaĵo kun siaj kalkoŝtonoj altebenaĵoj ekde marnivelo ĝis altitudoj superante 800 metrojn. La areo inkluzivas malsekejojn kaj herbejojn ( plejofte kreitaj kaŭze de senarbarigo por agrikulturo ) kune kun sekaj arbaroj. Tiuj ĉi karakteriziĝas de supraj tavoloj de falfolia kanopeo atingante altecon de 14 ĝis 30 metroj, kaj malsupraj tavoloj kun densaj arbedoj kaj arbidoj, kiuj ankaŭ povas enteni iujn ĉiamverdajn speciojn. Pluraj diferencaj subregionoj ĉeestas [1][2].

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas tropika kun someraj tagaj temperaturoj kiuj komune superas 30 gradojn celsiajn tra la regiono, kaj humida sezono inter oktobro kaj aprilo. Precipitaĵo estas decide malpli ol ĉe la madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj, atingante nivelojn tiom malaltajn ol 50 centimetrojn po jaro en la sudokcidento ĝis 200 centimetrojn po jaro en la nordokcidento.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Baobabamrazorback.jpg
Granda forkigita trunko de Adansonia madagascarensis el la madagaskara decidua arbaro.

Tiuj sekaj deciduaj arbaroj de Madagaskaro havas altan proporcion de endemiaj specioj, kvankam la absoluta nombro de endemiaj specioj estas malpli ol en la humidaj orientaj pluvarbaroj de la insuloj. Arboj adaptiĝis al pli seka klimato pere de faligado de la folioj dum la seka vintra sezono (majo ĝis septembro) por limigi la vaporiĝ-transpiron. Plie, iuj specioj kiaj baobaboj adaptiĝis disvolvante la kapablecon por enmagazenigi abundan akvon en siaj bulbecaj trunkoj [1]. Du specioj de baobabo tamen havas limigitajn arealojn kaj estas konsiderataj kiel endanĝerigitaj. Temas pri Adansonia grandidieri kaj Adansonia suarezensis. Interesa karakterizaĵo de tiuj ĉi sekaj arbaroj estas la ĉeesto de pakipodiaj biotopoj, ofte asociate kun la varmegaj sekaj cirkonstancoj de vivo en pejzaĝo de kanjonoj kaj karstoj. Fama estas la rezervejo de Ankarana.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Unu komuna karakterizaĵo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj estas la ĉeesto de relative altaj densecoj de mamula biomaso. Pluraj el la karakterizaj lemuredaj specioj tie ĉi vivas inkluzive de Cheirogaleus medius, kvin subspecioj de Propithecus, tri specioj de Lepilemur, kaj kvin specioj de Microcebus. Endemiaj mamuloj inkluzivas tri endanĝerigitajn speciojn, Propithecus tattersalli, Propithecus diadema perrieri, Nesomys lambertoni kune kun Eulemur mongoz, Microcebus ravelobensis, M. tavaratra, M. myoxinus, Lepilemur edwardsi, kaj Macrotarsomys ingens. Krome lemuredoj, la sekaj arbaroj gastigas la pligrandan karnomanĝulon de la insulo, foson (Cryptoprocta ferox) kaj iujn pli malgrandajn karnomanĝulojn. El la reptilioj, Geochelone yniphora (testuduloj) ankaŭ estas endanĝerigita.

La lagoj kaj riveroj de la regiono de la sekaj arbaroj gastigas plejparton da la madagaskaraj birdaj specioj, ekzemple la tre endanĝerita Madagaskara maraglo, Haliaeetus vociferoides.

Minacoj kaj prognozoj[redakti | redakti fonton]

Hakado kaj bruligado de la madagaskara seka arbaro.

Preskaŭ la tutaĵo de la sekaj arbaroj estas detruita pro tropaŝtiĝo kaj senarbarigo kaj estiĝis la agrikultura sistemo de hakado kaj bruligado en granda parto de la areo, reduktante la arbarajn habitatojn kaj premante sur iuj minacataj specioj. Hakado kaj bruligado estas la metodo uzata en migra kampokultivado por obteni mallongedaŭrajn enspezojn el marĝenaj grundoj. Post hakado kaj bruligado, restas malriĉa, foje malfekunda herbeja savano. Post ripetfoja aplikado, aŭ sen novalaj periodoj, la grundoj kiuj mankas nutraĵajn elementojn, povas esti elĉerpitaj aŭ eroditaj al neproduktema stato. Ĉar arboj malrapide kreskaj sur rokaj grundoj, regenerada tempo povas esti mezurata laŭ jarcentoj, sed la formorto de specioj estas daŭra. Plia protektado de la okcidentaj arbaroj kontribuus al konservado de tiuj diversaj ekosistemoj, kiuj havas tre altan proprorcion de endemiaj specioj.

Urboj en la ekoregiono estas Mahajanga, Maevatanana, Maintirano, kaj Antsiranana.

Rezervejo de Ankarana[redakti | redakti fonton]

Arbaro Anjajavi sur karsta rokaro, superanta Hindan Oceanon.

Mamuloj el tiu ĉi arbaro inkluzivas foson (Cryptoprocta ferox), Fossa fossana, Galidiinae kaj multajn speciojn de kiropteroj [3]. Lemuredoj estas Eulemur coronatus, Lepilemur septentrionalis, Microcebus murinus kaj Eulemur sandfordi [4]. Multaj gekoj vivas en la Rezervejo [1] . Aliaj lokaj reptilioj estas Boa madagascariensis, Forcifer minor kaj Furcifer oustaletiand, la plej granda ĥameleono en la mondo, kiu povas atingi longecon de 68 centimetroj.

Iuj birdospecioj komune ĉeestantaj estas Vanga curvirostris, Ceyx madagascariensis, Kresta malagaskukolo (Coua cristata , malagaskukoloj), Mesitomis variegatus kaj Lophotibis cristata. Rabobirdoj kiuj vivas en la Rezervejo inkluzivas Polyboroides radiatus kaj Otus rutilus. Aliaj birdoj tie ĉi trovataj inkluzivas ruĝkronan malagaskukolon (Coua ruficeps) kaj kokerelan malagaskukolon (Coua coquereli), kaj la vangaedojn Xenopirostris damii, Schetba rufa kaj Falculea palliata. Vangaedoj estas signifoplenaj en Madagaskaro, ĉar 15 el la 16 vangaedaj specioj estas endemiaj al Madagaskaro kaj al aliaj najbaraj insuloj en Hinda Oceano. Coracopsis vasa kaj Treron australis ankaŭ estas indiĝenaj. Grava endanĝerigita specio, Haliacetus vociferoides (akcipitredoj), nombras iom da reproduktaj paroj en la Rezervejo de Ankarana [5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Nick Garbutt, Hilary Bradt and Derek Schuurman, Madagascar Wildlife, Globe Pequot Press (2001)
  2. Nick Garbutt, Hilton Hastings, Wendy Pollecutt, C. Michael Hogan, Tahiana Andriaharimalala, Anjajavy, the village and the forest. May, 2006
  3. angle Nick Garbutt 1999 : Mammals of Madagascar, Pica Press
  4. angle Russell Mittermeier et al., Lemurs of Madagascar, Conservation International (1994)
  5. Gemma Pitcher and Patricia C. Wright, Madagascar and Comoros, ISBN 1-74104-100-7

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
AT0201 Verdakabaj sekaj arbaroj Kabo-Verda
AT0202 Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj Madagaskaro