Novalo

Novalo estas laŭ NPIV "nekulturata, ripozanta plugtero". Ĝi estas agrogrundo, kiu el ekonomiaj, regenerativaj aŭ aliaj kialoj ne estas provizore (1-2 jaroj) aŭ daŭre (25-30 jaroj) kultivata.
Jam la biblio en la Malnova Testamento mencias, ke la loĝantoj de la malnova Israelo lasis iliajn kampojn ĉiun sepan jaron nekultivataj.
Dum la mezepoko, novalo estis parto en la kultivciklo de la dukamp kaj trikampa kultivado. Dum evoluo de la agrikulturo, la ebleco ekuzi novajn bonkvalitajn grundojn (herbejojn) por agrikulturado malpliiĝis pro la kreskanta loĝantaro. Tiam oni ekis la dukampan kultivadon, kiam oni kultivis en unu duono de agro grenon, dum la alia estis nekultivata agro, novalo. Sur la novalo paŝtis brutoj, premis la agron, manĝis la kreskanktajn herbojn kaj kompreneble postlasis sterkon sur la agro. Novalo ne estis tute nekultivata agro, ĉar oni plugis ĝin kelkfoje por antaŭprepari por la semado, absorbo de akvo.
Dum evoluo de la agrikulturo aperis la trikampa kultivado, kiam la agro estis dividita je tri partoj. En unu parto oni semis aŭtune grenon (tritiko, sekalo), en la ali printempe hordeon, avenon aŭ legomon (fabo, pizo, lento), la tria triono iĝis novalo, ripozis.
La novala, dukampa kaj trikampa kultivado estis la ĉefa kultivada metodo en Eŭropo dum 1–1,5 mil jaroj, dum la mezepoko, ĝis la 17-a jarcento. Poste aperis la kvarkampa kultivado kaj fine la intensa kultivado de la agroj.
La disvastiĝo de la intensa agrokultivado, inkluzive de la uzo de kovrilplantoj (ne rikoltcelaj plantoj) anstataŭ apliko de novalo, kaŭzis perdon de areo de novalo, de kamporandaj heĝoj, neuzataj grundoj. Ĉi tio reduktis biodiversecon; novaloj estis la ĉefa vivejo por la birdopopulacioj de kamparo.
Por malpliigi la agroproduktadon, oni apogas kelklande la daŭran nekultivadon (novaligon) de agroj. En iu periodo (verŝajne de 2019-2023), la Komuna Agrikultura Politiko de la Eŭropa Unio antaŭskribis devige, ke 4% de la agro estu novalo [1].